László Garai
László Garai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1935 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de majo 2019 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • rusa • angla • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1959) |
Familio | |
Patro | János Garai |
Edz(in)o | Margit Köcski |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto filozofo psikologo universitata instruisto |
László Garai [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Garai László estis hungara psikologo, altlerneja instruisto. Lia patro estis János Garai, lia edzino estis Margit Köcski.
László Garai[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1935 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de majo 2019 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Garai devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo 1954, poste li akiris filozofian-psikologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1959. Li kandidatiĝis (CSc) en 1968, li doktoriĝis (DSc) en 1988 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1998. Li laboris en pluraj institutoj kaj instruis en enlandaj kaj eksterlandaj universitatoj. Ekzemple inter 1994-2005 li estis katedrestro en Scienca Universitato Attila József, inter 2001-2004 ankaŭ en universitato en Nico. Li edziĝis en 1971.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Személyiségdinamika és társadalmi lét (1969)
- Szabadságszükséglet és esztétikum (1980)
- „…kis pénz –> kis foci”? (1990)
- Általános gazdaságpszichológia: Egyetemi tankönyv (1997)
- Elméleti pszichológia (2005)
- Egyáltalán, minek nekünk gazdaságpszichológia? (2015)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM35600 hungarlingva datenaro de muzeo