Lügde
Lügde | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | |||||
Distrikto | Distrikto Lippe | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05281, 05283 | |||||
Poŝtkodo | 32668–32676 | |||||
Aŭtomobila kodo | LIP | |||||
Oficiala Municipokodo | 05766052 | |||||
Subdivido | 10 setlejopartoj (Ortschaften) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Heinrich Josef Reker | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Am Markt 1, 32676 Lügde | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 9364 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 57′ N, 9° 15′ O (mapo)51.95769.248Koordinatoj: 51° 57′ N, 9° 15′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 105 m | |||||
Areo | 88,64 km² | |||||
Oficiala retejo | https://luegde.de/ | |||||
Lügde estas urba komunumo en la distrikto Lippe kaj la distriktaro Detmoldo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas ĉe la rivero Emmer, 3 km sude de Bad Pyrmont kaj 75 km sudokcidente de Hanovro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9364 loĝantojn.
La urbeto estis menciita unue en 784 kiel vilaĝo Liuhidi, kie Karlo la Granda festis la Kristnaskan Feston de tiu jaro. La ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika preĝejo Kilianskirche el la 12-a jarcento kaj mezepoka urbocentro kun la urba muro, du konservitaj gardoturoj kaj multnombraj trabfakaj domoj.
Ĉiujare en la paska dimanĉo okazas en Lügde la "Kurado de la Paskaj Radoj" (Osterräderlauf): Post malheliĝo, oni bruligas 6 radegojn el kverka ligno, ŝtopitajn per pajlo, kaj ruligas ilin de la "Paska Monto" (Osterberg). Oni supozas, ke tiu tradicio estas jam ĉirkaŭ 2.000 jarojn aĝa; ĝin inventis la "paganaj" ĝermanoj aŭ gaŭloj, dum post la kristanigo en la 8-a jarcento oni adaptis la tradicion al la kristana religio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vizito al urbeto Lügde Raporto pri Esperanto-renkontiĝo en Lügde