La Courtine
La Courtine | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Limoĝio | ||
Departemento | Creuse | ||
Arondismento | Aubusson | ||
Kantono | La Courtine (ĉefurbo) | ||
INSEE kodo | 23067 [+] | ||
Poŝtkodo | 23100 | ||
Kodo laŭ INSEE | 23067 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jean-Marc Michelon 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 928 ((2006)) | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 42′ N, 2° 16′ O (mapo)45.7016666666672.2641666666667Koordinatoj: 45° 42′ N, 2° 16′ O (mapo) | ||
Alto | 714 m - 895 m | ||
Areo | 41,42 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Courtine [+] | |||
La Courtine estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 928 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Courtine etendiĝas sur 41,42 km², kaj havis 928 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 22 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de La Courtine situas je alteco de 895 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, La Courtine apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okazis soldatribelo en La Courtine en 1917. Loka tendaro estis scenloko dum 1-a Mondmilito de grava militista malobeado de rusaj militistoj, senditaj en 1916 far la cara registaro, aliancinto de Francio, kiuj post la rusa revolucio de februaro 1917 elektis soveton kaj rufizis aliri al la fronton. Time ke ilin imitus la francaj soldatoj, la franca registaro estis sendinta ilin en tiu tendaro. Kie la malobeado prenis karakteron de malferma ribelo, kaj estis finita per perforta atako kaj malliberigado de la ribelintoj. oni perdis la spuron de multaj, sed estas sciate, ke kelkaj instaliĝis post la milito en la regiono.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Marc Michelon, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado
[redakti | redakti fonton]La Courtine estas la ĉefurbo de la kantono de La Courtine. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Persona retejo pri La Courtine[rompita ligilo]
- pri la militismalobeado kun tiuepokaj fotoj (france) Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ete17 alia rakonto pri la eventoj (france)[rompita ligilo]
- memoroj de franca soldato kiu partoprenis la siĝon de la ribelantoj