La Pedraja de Portillo
La Pedraja de Portillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47196 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 175 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 4° 39′ U (mapo)41.471388888889-4.6469444444444Koordinatoj: 41° 28′ N, 4° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 717 m [+] | ||
Areo | 56 km² (5 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Pedraja de Portillo [+] | |||
La Pedraja de Portillo [lapeDRAĥa deporTIljo] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. La Pedraja de Portillo estas komprenebla etimologie kiel La Ŝtonejo de Portillo alude al la referenca urbo Portillo, komprenebla etimologie kiel Pordego.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj La Pedraja de Portillo, El Cardiel kaj novaj domaroj, okupas totalan areon de 56,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 122 loĝantojn. Ĝi apenaŭ perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 23 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun municipoj Viana de Cega, Boecillo, Aldeamayor de San Martín, Valdestillas, Portillo, Mojados kaj Aldea de San Miguel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Cega.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de Romia Imperio. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, ĉefare de paŝtistoj kiu malsupreniris el Portillo. Ĝi apartenis al la komunumo Comunidad de Villa y Tierra de Portillo formita de 18 domaroj nome nunaj municipoj Aldea de San Miguel, Aldeamayor de San Martín, Arrabal de Portillo (iam Reoyo), Camporredondo, La Parrilla kaj La Pedraja de Portillo, plus malaperintaj domaroj Aldea de Martín Fernández, Compasquillo, Cardiel, Comeso, Juarros, Revilla, San Cristóbal, La Torre, El Campo de la Aldehuela, Espardidas kaj Renedo.
Ĝis la 19-a jarcento ekzistis malsekejo nome Raso de Portillo kien venis la paŝtistoj; tiam oni sekigis ĝin.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, betoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado ekzemple pro muelejoj de rubio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) aldone al la kutimaj atelieroj, vendejoj, servoj ktp.
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a al 18-a jarcentoj kun orumita baroka retablo prezidita de la Sankta Spirito kaj ermitejo Humilladero del Cristo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Volboj de la preĝejo.
-
Ĉefretablo.
-
Bildo de la Sankta Spirito.
-
Ermitejo Humilladero del Cristo. Videblas la du brikaj pordegoj kaj la kvarlatera tegmento.