Lagave
Lagave | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 18 876 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 48′ N, 121° 7′ O (mapo)16.7975121.12277777778Koordinatoj: 16° 48′ N, 121° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 667 m [+] | ||
Areo | 208,91 km² (20 891 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lagawe [+] | |||
Lagave - tagaloge Bayan ng Lagawe - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en Kordilera Administra Regiono, kie estas ĉefurbo de la provinco Ifugao. La urbo havas 20 distriktojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lagave kuŝas meze en la norda flanko de la insulo en montara regiono [1]. Regiona ĉefurbo Baguio troviĝas 71, Tuguegarao 111, Kezonurbo 235, ĉefurbo Manilo 247, Cebuurbo 782, Dabao 1188, General Santos 1268 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]En Lagave indiĝenoj vivis, kiujn la hispanaj monaĥoj povis parte kristanigi nur depost longa tempo. Tamen dum la stabila erao ofte okazis ribeloj kontraŭ la katolika eklezio. En 1898 la filipina revolucio faris finon al la hispana erao, sed poste dominado de Usono, inter 1942-1945 japana dominado okazis. La oficiala fondo okazis nur en 1961.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefa produkto de Lagave estas la rizoj. Ili estas kulturitaj sur montaraj terasoj.
Religio
[redakti | redakti fonton]En Lagave proksimume la duono estas katolika, la centra parto havas praan indiĝenan religion.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Lagave voje estas alirebla ambaŭflanke laŭ traira vojo de nordo al sudo, krome estas vojo al alia provinca ĉefurbo Bontoc (Monta Provinco).
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Lagave estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Averaĝe jare pluvas po 2764 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-oktobro pli ofte. La temperaturo varias inter 21-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans