Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Latvia Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latvia Esperanto-Asocio
Latvijas Esperanto asociācija
Emblemo de Latvia Esperanto-Asocio
Lando  Latvio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1988
Fondiĝloko Rigo
vdr

Latvia Esperanto-Asocio (LatEA) - latve Latvijas Esperanto asociācija - estas la landa organizo de Esperanto en Latvio, fondita en 1988. Ekde 1989 ĝi estas Landa Asocio de UEA. Prezidantino de la asocio ekde la jaro 2007 estas Margarita Želve. La informbulteno de LatEA, "Latvia Esperantisto", aperas 6 foje jare. Laŭ stato de la jaro 2023 en la asocio membriĝas proksimume 100 esperantistoj el Rigo, Liepaja, Cesis, Priekuli, Vaidava, Jelgava kaj aliaj lokoj de Latvio. Funkcias kelkaj kluboj, la plej aktiva el ili estas Riga Esperanto-klubo, funkcianta ĉe la Latva Societo de Rigo. Pri la historio de Esperanto en la latva ĉefurbo informas la artikolo historio de la Esperanto-movado en Rigo. Ĉiun trian jaron LatEA organizas internacian aranĝon - la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) laŭvice okazas en Latvio, Estonio kaj Litovio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]