Lee Bul
Lee Bul | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1964 (60-jaraĝa) en Jonĝu |
Lingvoj | korea |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Alma mater | Universitato Hongik |
Okupo | |
Okupo | vidartisto skulptisto instalada artisto |
Lee Bul estas korea artistino naskiĝinta en 1964 en Seulo (Sud-Koreio) dum la korea militisma diktaturo de Park Chung-hee, kiu regis inter 1962 kaj 1979. Lee Bul estas unu el la la plej gravaj nuntempaj artistinoj en Azio sur la internacia arta scenejo[1].
Ŝia arto estas tre varia: desegnoj, skulptaĵoj, pentraĵoj, performancoj, artaj instalaĵoj[2] kaj video-artaĵoj. Sia verkaro estas influata kaj inspirata de diversaj fontoj, inkluzive de kinarto, literaturo, arkitekturo kaj feminismo kaj la politikaj kaj kulturaj historioj de Azio kaj Eŭropo[3], tiele defianta la kutimajn perceptojn pri beleco, genro kaj sekseco. Ekde 1988 ŝi partoprenis en solaj aŭ grupaj ekspozicioj[4][5].
Se en iuj el siaj verkoj Lee Bul permesas sin libere esprimi imagon pri pli bona mondo, tiel sendante pozitivan mesaĝon, aliaj artaĵoj aludas al malhelaj gravuloj kaj epizodoj de la korea historio.
La ekspozicio 'Invisable Cities' (nevideblaj urboj) temas pri la loko de arkitekturo kaj urboj en la spurado de homaj idealoj kaj revoj[6]
Thaw (Takaki Masao) (2007) estas speco de glacia sarkofago por la militista diktatoro Park Chung-hee, respondeca pri la brutala modernigo de Sud-Koreio inter 1961 kaj 1979[7].
Vivkuro
[redakti | redakti fonton]Lee Bul estas diplomitinto de la universitato Hongik en Seulo en 1987[8]. En la 1980-aj jaroj, la arto minjung[9] superregis la artan avangardan scenejon en Koreio. Temis pri tiama internacia movado kiu kontestis la diktaturan reĝimon de Ĝeon Du-hŭan (1980 al 1988), el kiu Lee Bul lernis malfidi ĉiajn totalismajn ideojn kaj ĉiun absolutan estetikan aŭ aliajn postulojn[10].
Kun sia kontestata instalaĵo Majestc Splendor (1997) ĉe la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko, ŝi asertis sin kiel emerĝanta artistino[5].
En 1987, Lee Bul kunfondis la grupon de artistoj Museum (무서움: kiu signifas en la korea «timon») kune kun Choi Jeong-hwa, samjara diplomitinto.
Ekspozicioj kun artaĵoj de Lee Bull okazis tra la tuta mondo, ĉefe en Novjorko, Toronto, Parizo kaj Tokio. Lee okazigis solo-ekspoziciojn ĉe la Muzeo pri Moderna Arto (Novjorko, 1997), Le Consortium (Dijon, 2002), Forumo de la Japana Fondumo (Tokio, 2003), Fondumo Cartier por la nuntempa arto (Parizo, 2007-2008 ) kaj aliaj. Ŝi ankaŭ estis reprezentita en multnombraj grupaj ekspozicioj en Nordameriko, Eŭropo, Azio kaj aliloke[11].
En 2012, la muzeo Mori pri arto organizis unu el la plej grandaj ekspozicioj de Bul,[12] nome Japan Foundation
Artaĵoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Willing To Be Vulnerable - Velvet, 2017
- Willing To Be Vulnerable - Metalized Balloon [Preta por esti vundebla - metalizita balono], 2015–2016[13]
- Heaven on Earth [Paradizo sur tero] 2007
- Sternbau n-ro 1 -2 –3- 4 [Konstruo en steloj], 2007: perloj en kristalo, glaso kaj akrilo al fadeno el nikelo-kromio, armaturo de neoksidebla ŝtalo kaj aluminio[14]
- Aubade [matena amkanto] en 2007[15] kaj Aubade III (matena amkanto 3) en 2014[16],kiuj estas artaĵoj inspiritaj de la frua utopia filozofia verko "La Urbo de la Suno" verkita de itala filozofo Thomas Campanella ankaŭ estas parto de la ekspozicio nomata "Aubade III", aluminia strukturo kun ledlumoj, kiuj leviĝis pli ol 4 metroj ĉe ekspozicio en la Fondumo Cartier[17] en Parizo.
- Mon grand écrit [mia granda rakonto], artaĵo unue montrita en 2005[18].
- Untitled [Sen titolo], 2003. Akrila pentraĵo kaj inko sur ledo en kadro el ligno, 102,5 × 96 × 5
- Live Forever [Vivi por ĉiam] (kajutoj por karaokeo, interne komfortaj, video mekanismo + paroloj ekstere), de 2001 al 2003. Tiu tipo de projekto havis la objekton de simila realigaĵo por la Venecia Bienalo, en 1999 kiu titoliĝis Gravity Greater Than Velocity [Gravito pli granda ol la rapideco].
- Hydra 2-a (Monumento) [la Hidro], 1999
- Cyborgs 1998/99
- Majestic Splendor [Majesta Superbo], 1997
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Dum la ekspozicio "On Every New Shadow"[19][20] (Sur ĉiu nova ombro) de 2007 en Parizo, Lee Bul prezentis pendantajn skulptaĵojn, organizitaj en ne kronologia maniero, kiel monumenta instalaĵo. La artaĵo konsistis el dekduo da skulptaĵoj el kristalo kaj aluminio[21], interalie "Aubade" (matena amkanto), unu el siaj plej grandformataj artaĵoj (400 alta × Φ200 cm).
Aubade konsistas el 10 turoj en aluminia strukturo, LED-lumoj, elektra drataro, kristalo kaj vitroperloj. La LED-frazeroj sur iu turo estas ĉiuj en Esperanto, lingvo kiu kreis heredaĵan kulturon de universalismo kaj paco[22]. Aliaj turoj rememorigas ankaŭ plurajn verkojn de la rusa avangarda arkitekto Vladimir Ŝuĥov. Pere de la artaĵo Aubade Lee volis transdoni sian simpation por tiuj du viroj, kiuj persistis en siaj idealismaj revoj.
Super la tri diversaj tavoloj de la turo Aubade la LED-lumajn frazerojn en Esperanto tekstas ekzemple:
Sopiro nova renaskiĝo. Ĝardenoj el dezertoj. Pura nevidebla suno. Por vivo tro malmulte. Velkas flirtante sur (...).
Foto de la instalaĵo vidita dum la ekspozicio "On Every New Shadow" (Sur ĉiu nova ombro)[20].
Pliaj fotoj =>foto1, foto2, [rompita ligilo] foto3, [rompita ligilo] foto4, foto5 sed la frazeroj en Esperanto ne tute legeblas.
Aubade (2007, Koroda Takeru, Mori Art Museum, Tokio, estis inspirita de moderna arkitekturo kaj utopioj de la komenco de la 20-a jarcento. La metala strukturo reflektas la krizon inter la homaro kaj ege-teknologia socio.
Ankaŭ sia serio de pentraĵoj kun la nomo 'Perdu'[23] havas nomon en Esperanto.
Lee Bul opinias ke imagopovo estas gravega por la homaro kaj konstante konceptis sian propran artan kreemon kiel utopion aŭ reinventadon de la homa vivmedio, sendepende ĉu temas pri la homa korpo aŭ la arkitekturo[24].
Premioj
[redakti | redakti fonton]En 1998 ŝi estis elektita de la Muzeo Solomon R. Guggenheim en Novjorko kiel finalisto de la Premio Hugo Boss.
2019
Premio Ho-Am , Seulo, Sud-Koreio
2014
Premio Noon, Bienalo Gwangju, Sud-Koreio
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Lee Bul : on every new shadow, katalogo de la ekspozicio en Fondation Cartier pour l'art contemporain, 2007, 127 p., 29 cm[20]
- (en) Charlotte Horlyck, Korean Art : from the 19th century to the present, Reaktion Books, 2017, 264 p., 26 cm (ISBN 978-1-78023-736-7), p. 169-173
- (en) Kim, Youngna, 20th Century Korean Art, U.K., Laurence King, 2005 (1re éd. 1998), 283 p., 25 cm (ISBN 1-85669-485-2), p. 272.
- Lee Bul : monsters (ekspozicio, Dijon, Le Consortium, la 20-an de aprilo - la 13-an de julio 2002; Marseille, MAC, Galeries contemporaines des Musées de Marseille, la 30-an de nov.- la 16-an de feb. 2003), Artha (Roche-La-Molière, Loire) ; Les Presses du réel (Paris), 2002, 191 paĝoj, 27 cm (ISBN 2-84845-009-6)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Lee Bul
- Ekspozicio "Invisible Cities", Artomuzeo Mori, Tokio
- WorldCat: Lee Bul: on every new shadow, katalogo de la ekspozicio (kun la artaĵo Aubade)
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Lee Bul, Selected Press Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, Galerie Thaddaeus Ropac
- ↑ Instalaĵa arto: arto kiu implikas la aranĝon kaj montradon de diversaj objektoj en iu spaco. Instalaĵoj povas ŝanĝi la manieron kiel homoj rondiras kaj rigardas specifajn objektojn kaj spacojn, helpante kompreni kiel diversaj aferoj rilatas unu la alian.
- ↑ (en) C. A. Xuan Mai Ardia, Dystopian Utopia: Korean artist Lee Bul at the Vancouver Art Gallery Arkivigite je 2020-05-16 per la retarkivo Wayback Machine, Art Radar, la 22-an de decembro 2015.
- ↑ (de, en, fr) Lee Bul, aktualaj ekspozicioj, Galerie Thaddaeus Ropac
- ↑ 5,0 5,1 (de,en, fr) Lee Bul, Biograpphy - Solo & group exhibitions Arkivigite je 2020-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, Galerie Thaddaeus Ropac.
- ↑ Nevideblaj Urboj | AEX. Invisible Cities | AEX (angle, germane). Architecture Exhibitions Platform (2018). Arkivita el la originalo je 2024-04-19. Alirita 2024-04-19.
- ↑ (fr, en) Lee Bul, Asian Contemporary Art
- ↑ Cahier de Séoul
- ↑ (en) Frank Hoffmann, Images of dissent, Harvard Asia Pacific Review, vol. 1, n-ro 2, somero 1997, paĝoj 44-49 (rete [arĥivo])
- ↑ Fotografio de la evento: (en) Anna Battista, Lee Bul belongs to you, arkivo, en ZootMagazine, 2012
- ↑ (en) "Lee Bul: From Me, Belongs to You Only", Mori Art Museum (MAM)
- ↑ Barbara Denis-Morel, L’animal à l’épreuve de l’art contemporain: le corps comme matériau, Sociétés & Représentations, n-ro 27, 2009, p. 278 (ISBN 9782847364521, rete arkivo
- ↑ Lehmann Maupin Gallery
- ↑ Sarah Neel Smith, 2008 kaj Sternbau n-ro. 4 apud Heaven on Earth, en la muzeo Mori.
- ↑ (en) The Master of Installation Art : Lee Bul Civitas Solis - Aubade Arkivigite je 2017-07-19 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Bildo sur Asian Contemporary Art
- ↑ (en) Barbara Pollack In the Studio: Lee Bul, Art + Auction, junio 2008, Novjorko.
- ↑ (en) MMCA Hyndai Motor Series 2014: Lee Bul[rompita ligilo]
- ↑ (fr) Exposition "Lee Bul, On Every New Shadow", Fondation Cartier pour l'art contemporain,
- ↑ 20,0 20,1 20,2 Ekspozicia katalogo Arkivigite je 2016-09-10 per la retarkivo Wayback Machine, angla kaj franca verioj, 150 paĝoj, 50 il. koloraj kaj nigrablankaj, eld. Actes Sud, Arles, ISBN franca eldono : 978-2-86925-079-6, 978-2-86925-079-7, angla versio: 0500974985 (ISBN13: 9780500974988), Fondation Cartier pour l'art contemporain, Parizo
- ↑ (en) Lehmann Maupin Gallery
- ↑ Helmut Welger, Survoje al pontokulturo - Materialoj por la kosmopolita humanismo, Homarana Asocio, Marburg, 1987
- ↑ (en) Interlude: Perdu, Artland for Galleries, ekspozicio en artgalerio Lehmann Maupin, Novjorko, la 7-an de novembro 2019-la 18-an de januaro 2020.
- ↑ (en) Lee Bul, Pure Invisable Sun, Slash Magazine, la 2-an de oktobro 2013.