Liberŝtato
Aspekto
Bonvolu atenti: Ne temas pri la Provinco Liberŝtato (Free State) de Sud-Afriko.
Freistaat (= Liberŝtato aŭ libera ŝtato; angle: free-state, ĉeĥe: svobodný stát, france: état libre, hispane: estado libre, svede: fristaten) estas la en la 19-a jarcento kreita germana nomo por ŝtato kiun ne regas monarĥo, do fakte sinonimo por respubliko.
Uzo en Germanio
[redakti | redakti fonton]Dum la Vajmara Respubliko ĝi estis la oficiala kromnomo (alternative al ĝi: Volksstaat, laŭvorte: popolŝtato) de la plejmulto de la landoj, kiel:
- Anhalto (1918–1946)
- Badeno (1945–1952)
- Libera Ŝtato Brunsvigo (Freistaat Braunschweig, 1918–1946)
- Coburg (1918–1920)
- Lippe (1918–1945)
- Meklenburgo-Schwerin (Mecklenburg-Schwerin, 1918–1934)
- Meklenburgo-Strelitz (Mecklenburg-Strelitz, 1918–1934)
- Oldenburgio (1918–1946)
- Prusio (Preußen, 1918–1947)
- Reuß älterer Linie (1918–1919)
- Reuß jüngerer Linie (1918–1919)
- Sachsen-Altenburg (1918–1920)
- Sachsen-Gotha (1918–1920)
- Sachsen-Meiningen (1918–1920)
- Sachsen-Weimar-Eisenach (1918–1920)
- Schaumburg-Lippe (1918–1946)
- Schwarzburg-Rudolstadt (1918–1920)
- Schwarzburg-Sondershausen (1918–1920)
- Waldeck (1918–1929)
- Flaschenhals, en 1919-1923 ne okupita per la armeoj de Usono (norde) respektive Francio (sude) ĉe la meza Rejno, inter la urboj Lorch kaj Limburg
- Schwenten, januaro ĝis aŭgusto 1919 en la vilaĝo Schwenten, ekde 1945 alinomata Świętno, ĝis tiam parto de la provinco Posen de Prusio
Post la Dua Mondmilito la sekvaj federaciaj landoj portas tiun titolon:
Uzo aliloke
[redakti | redakti fonton]La termino ankaŭ en aliaj landoj kaj dum aliaj historiaj epokoj plurfoje estis uzita, ekzemple:
- Provinco Liberŝtato en Suda Afriko
- Oranĝa Libera Ŝtato, ties antaŭulo
- Drei Bünde, iama ŝtato en la Kantono Grizono
- Liberŝtato Fiume, iama ŝtato en hodiaŭa Kroatio
- Irlanda Libera Ŝtato
- Kongo-Liberŝtato
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Klarigo de la titolo helpe de la historio de Saksio. Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine (germane)