Longares
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Longares (stacidomo). |
Longares | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50460 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 852 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 24′ N, 1° 10′ U (mapo)41.401944444444-1.1677777777778Koordinatoj: 41° 24′ N, 1° 10′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 531 m [+] | ||
Areo | 45,963015 km² ( 459 6.3 015 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Longares [+] | |||
Longares [lonGAres] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Longares estas municipa teritorio en la centro de la komarko Campo de Cariñena sude de tiuj de Alfamén kaj Muel kaj norde de Tosos; krome estas inter Cariñena okcidente kaj Mezalocha okdcidente.
La loĝloko Longares mem estas je 39 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 876 msm okcidente de la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Muel nordoriente kaj Cariñena sudokcidente laŭ la aŭtoŝoseo A-23 (Autovía Mudéjar).
Nordokcidente: Alfamén | Norde: Muel | Nordoriente: Mezalocha |
Okcidente: Cariñena | Oriente: Mezalocha kaj Villanueva de Huerva | |
Sudokcidente: Cariñena | Sude: Cariñena kaj Tosos | Sudoriente: Tosos |
Historio
[redakti | redakti fonton]La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. La historio de Longares estas tre ligita al tiu de Zaragozo. Tiu influo de la zaragoza municipo pluis dum jarcentoj, kaj restis en la municipa blazono de Longares, kiu estas tre simila al tiu de Zaragozo, kun stara leono. Dum la Milito de Hispana Sukcedo Longares restis en la flanko de la centra reĝo kontraŭ la ĝenerala tendenco de Aragon-Katalunio.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Longares kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 876 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la trinava preĝejo kun antaŭa fortikeca turo, Gastejo Santa Teresa, Fonto Machos kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.