Luceni
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luceni (stacidomo). |
Luceni | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 990 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 1° 14′ U (mapo)41.8285871-1.2392195Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 234 m [+] | ||
Areo | 27,075463 km² ( 270 7.5 463 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Luceni [+] | |||
Luceni [luZEni] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Luceni estas municipa teritorio en la nordokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter Boquiñeni norde kaj Pedrola sude, borde de la rivero Ebro, kiu trapasas la lokon. Ĝi estas trapasata de la rivero Ebro kaj tute apude transe de Boquiñeni kaj la rivero estas Pradilla de Ebro, kaj krome estas diversaj kanaloj por irigacio, kiel la Imperia Kanalo de Aragono. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.
La municipa teritorio estas trapasata de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj de la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68). Krome la loĝloko estas inter apuda Boquiñeni kaj Pedrola kaj Alagón sudoriente laŭ ŝoseo VP-024.
La loĝloko Luceni mem estas je 37 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 234 msm ĉe la rivero Ebro. La altitudo gamas inter 332 msn kaj 219 msn borde de Ebro.
Nordokcidente: Boquiñeni | Norde: Boquiñeni kaj Tauste | Nordoriente: Tauste (eksklavo) kaj Remolinos |
Okcidente: Boquiñeni | Oriente: Remolinos kaj Alcalá de Ebro | |
Sudokcidente: Magallón kaj Pedrola | Sude: Pedrola | Sudoriente: Pedrola |
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis setlejo de romianoj kaj poste de visigotoj, ambaŭ atestitaj per trovitaĵoj de moneroj el respektivaj epokoj.
La araboj lasis irigacian reton. La konkero fare de Alfonso la 1-a okazis en 1110. Ĝi apartenis al la familio Luna kaj poste al diversaj senjoroj.
La loĝantaro post la kristana konkero restis plejparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Fakte en la fino de la 15-a jarcento el 39 familioj (ĉirkaŭ 200 loĝantoj) nur unu ne estis de moriskoj. Tial pro la forpelo de moriskoj en 1610, la loko senhomiĝis kaj devis esti reloĝata entute.
Luceni demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Oni konstruis sukerfabrikon en 1911, kio pliigis la loĝantaron, sed posta fermo de la fabriko en 1985, rezultis en grava demografia malpliigo en Luceni. Fakte multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Luceni oni malaltiĝis el 1 957 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 973 loĝantoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio ekzemple de luzerno, sed ankaŭ cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado kaj forstado de poploj por industrio de lignaj skatoloj. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la palaco de la Grafoj de Fuenclara, la rivero Ebro, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.