Ludoviko la 9-a (Bavario)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 9-a |
Ludoviko la 9-a, nomata Ludoviko la Riĉa (naskiĝis la 23-an de februaro 1417 en Burghausen; mortis la 18-an de januaro 1479 en Landshut) estis Duko de Bavario-Landshut ekde 1450 ĝis sia morto. Li estis filo de Henriko la 16-a, la Riĉa (1386-1450) kaj Margareta de Aŭstrio (1395-1447) [1].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ludoviko sukcedis al sia patro la 30-an de julio 1450 kaj unu el liaj unuaj agoj estis la forpelo de la judoj, kiuj estis altiritaj al la regiono dank'al la politikaĵoj de lia patro, kiu celis stimuli la negocojn en siaj teritorioj. Li estis la dua el tri famaj riĉaj dukoj, kiuj regis la duklandon Bavario-Landshut en la 15-a jarcento. Bavario-Landshut estis bavaria landoparto kiu estis regata kiel memstara duklando inter 1353 kaj 1503 pro heredo-divido de la duklando Bavario.
Ilia rezidejo en la Kastelo Trausnitz[2], en Landshut estis burgo kiu atingis enormajn dimensiojn. Li estas la fondinto de la Universitato de Ingolstadt (kiu multe pli poste fariĝis la Universitato "Ludoviko Maksimiliano" de Munkeno). En 1475, li organizis la edziĝon de sia filo Georgo la Riĉa (1455-1503) kun la princino Hedviga Jogajlidino (1457-1502), filino de Kazimiro la 4-a (1427-1492), reĝo de Pollando, kiu estis unu el la plej mirindaj edziĝofestoj okazintaj dum mezepoko. En la nuntempo, la "Landshuta Geedziĝo" estas ĉiun kvaran jaron recelebrata kiel granda popolfesto de historiemaj landshutanoj.
Ekde kiam Ludoviko invadis la liberajn imperiajn urbojn Dinkelsbühl (1456) kaj Donauwörth, 8-an de oktobro 1458. Li malpacis kun imperiestro Frederiko la 3-a ekde 1459, ĝis la subskribo de la Paco de Prago, en 1463. En 1462 li venkis Alberton Aĥilon (1414-1486), kiu deziris etendi siajn teritoriojn ĝis Frankonio dum la Batalo de Giengen. Ludoviko elpelis ĉiuj judojn kiuj rifuzis la bapton en sia duklando. Tamen, eĉ sen la juda komunumo, la duklando estis tre riĉa dank'al la minejoj en Rattenberg kaj Kitzbühel.
En 1452, Ludoviko edziĝis al Amalja de Saksio (1436-1501), kun kiu li havis kvar gefilojn: Elizabeta (1452-1457), Georgo la Riĉa (1455-1503), kiu sukcedis lin, Margareta de Bavario (1456-1501), kiu edziniĝis al Filipo la Justulo (1448-1508), kaj Anna, kiu mortis en 1462. La 26-an de junio 1472, li fondis la Universitaton de Ingolstadt kiu, en 1800, estis translokiĝinta al Landshut kaj finfine al Munkeno. Dum sia regado, Ludoviko la 9-a plibonigis la vivon en la monaĥejoj kaj li provis levi ilin al la kondiĉo de klerikejo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- WorldCat Identities
- Deutsche Biographie
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Geneanet Arkivigite je 2015-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hsozkult.de
- Horoskop für Herzog Ludwig IX. von Bayern-Landshut
- Historisches Lexikon Bayerns
- Familypedia
- The peerage
- The Inquisitor, The Old Heretic, His Wife
- Find a grave
- Die Wittelsbacher: Vom Mittelalter bis zur Gegenwart, Hans-Michael Körner
- Das Bistum Eichstätt: Die Bischofsreihe bis 1535, Alfred Wendehorst
- Die Familie, die Bayern erfand: Das Haus Wittelsbach: Geschichten ..., Norbert Lewandowski
- Pilgrim and Preacher: The Audiences and Observant Spirituality of Friar ..., Kathryne Beebe
- Historisches Lexikon der Deutschen Länder: die deutschen Territorien vom ..., Gerhard Köbler
- Bayern getheilt in mehrere Herzogthümer vom Tode des ..., Volume 2;Volume 6
- Klöster in Bayern: eine Kunst- und Kulturgeschichte der Klöster in ...
- Die Dramen Jacob Lochers und die frühe Humanistenbühne im süddeutschen Raum, Cora Dietl
- Oberbayern: Kunst und Landschaft zwischen dem Altmühltal und den Alpen, Lydia L. Dewiel
- Geschichte Schwabens bis zum Ausgang des 18. Jahrhunderts, Volumes 2-3, Andreas Kraus
- Conradi Celtis Protucii Panegyris ad duces Bavariae, Konrad Celtis
- Geschichte Bayerns, Wilhelm Volkert