Ludwig Friedrich von Froriep
Ludwig Friedrich von Froriep | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1779 en Erfurto |
Morto | 28-an de julio 1847 (68-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | eldonisto kirurgo universitata instruisto |
Ludwig Friedrich von FRORIEP (naskiĝinta la 15-an de junio 1779 en Erfurto, mortinta la 28-an de julio 1847 en Vajmaro) estis germana medicinisto kaj eldonisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Froriep studis ekde 1796 en Jena kaj Vieno kaj iĝis en 1801 privata docento en Jena kaj vicdirektoro de la obstetrika instituto, en 1802 eĉ eksterordinara profesoro. En 1804 li iris al Halle (Saale) kie li tamen pli ekokupiĝis pri naturhistorio, komparita anatomio kaj kirurgio.
En 1808 li iĝis ordinara profesoro pri kirurgio kaj obstretriko en Tübingen, kie li malfermis akuŝan klinikon privatan. Estinte ekde 1814 reĝa privata kuracisto en Stuttgart, li iris en 1816 al Vajmaro (kun la titolo: Supera medicinkonsilisto) por helpi la bopatron Friedrich Justin Bertuch en la gvidado de la industria kontoro. La entreprenon li transprenis post ties morto en la jaro 1822. Li mem estis entombigita sur la Historia tombejo vajmara.
Froriep ankaŭ ludis rolon en la demando pri la sorto de la kranio de Friedrich Schiller. Li prezentitis objekton kiu evidentiĝis falsa.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Froriep skribis la manlibron »Handbuch der Geburtshilfe« (9-a eldono, Weimar 1832); en 1822 li fondis la fakgazeton »Notizen aus dem Gebiete der Natur- und Heilkunde« (Weimar 1822–36, 50 vol.), daŭrigotan ekde 1837 kune kun la filo Robert sub la titolo »Neue Notizen aus dem Gebiete der Natur- und Heilkunde«.
Krome li tradukis kun Meckel la verkon »Vorlesungen über vergleichende Anatomie« (Leipzig 1809–10, 4 vol.) de Cuvier, kaj prilaboris la manlibron de Cooper »Handbuch der Chirurgie« (2-a eldono, Weimar 1831, 2 vol.). Obstetrikajn bildojn li eldonis sub la titolo »Geburtshilfliche Demonstrationen« (1821–32, 11 kajeroj).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 169-170, (tie ĉi interrete)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Schiller-Schädel wahrscheinlich geklaut.", 8.5.2008