Lukas Klostermann - naskiĝis la 3-an de junio1996(nun 1996-06-03) en Herdecke, do nun 28-jara - estas germana profesia futbalisto. De la jaro 2021 ĝis 2022 li estis membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaroj 2018 ĝis 2021 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-16-, sub-17- kaj sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2022, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "16".