Lukas Resetarits
Lukas Resetarits | |
---|---|
Resetarits, kiam li ricevis la Aŭstran kabardpremion en la 2017-a jaro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1947 (77-jaraĝa) en Stinatz |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Frat(in)oj | Willi Resetarits (en) kaj Peter Resetarits (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro |
Lukas RESETARITS (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1947 en Stinatz) estas aŭstra kabaredartisto kaj aktoro, plej konata pro la rolo de inspektoro Kottan en la aŭstra televidserio Kottan ermittelt.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia familio devena el Burgenlando transloĝiĝis Vienon kiam li estis 4-jaraĝulo. Li trapasis la abiturientan ekzamenon en la 1965-a jaro por studi poste psikologion kaj filozofion ĉe la Universitato de Vieno. La saman tempon li laboris kiel rokmuzika kantisto, konstrulaboristo kaj trafikpolicano ĉe Flughaveno Vieno.
En 1975 li aliĝis al la kabaredgrupo "KEIF", kiu konsistis el Wolfgang Teuschl, Erwin Steinhauer, Alfred Rubatschek kaj Erich Demmer. En 1977 kune kun Teuschl kaj Steinhauer li kreis la televidkabaredon "Tu felix Austria".
La 26-an de oktobro 1977 li premierigis sian unuan solludan programon Rechts Mitte Links en la eventokelo Konzerthauskeller. En majo de 1978 li prezentis sian duan solludan programon A Krise muaß her, kaj ellaboris du televidajn kabaredojn kun Teuschl kaj Steinhauer, nome Man wird ja noch fragen dürfen. Li lanchis sian unuan longdiskan vinildiskon Ein Abend mit Lukas Resetarits en 1979.
De 1980 ĝis 1983 li estis ĉefa aktoro en la aŭstra televidserio Kottan ermittelt, skribita fare de Helmut Zenker kaj direktita reĝisore fare de Peter Patzak.
Resetarits estis geedzita ekde 1968 kaj havas du filinojn. Willi Resetarits (muzikisto konata kiel Dr. Kurt Ostbahn), Peter Resetarits (televida gastiganto ĉe ORF) kaj Lukas Resetarits estas fratoj. Karin Resetarits, nuna membro de la Eŭropa Parlamento, estas lia bofratino.
Kabaredprogramoj
[redakti | redakti fonton]- 1977 Rechts Mitte Links
- 1978 Krise muaß her
- 1979 Haben schon gewählt
- 1979 Alles leiwand
- 1981 Nur kane Wellen
- 1982 Ka Zukunft
- 1983 Vorläufig ohne Titel
- 1984 Was nun?
- 1985 I oder I
- 1986 Das 10. Programm
- 1987 Rekapituliere
- 1988 Nichts geht mehr
- 1989 Zu blöd
- 1990 Ich bin so frei
- 1991 Heimspiel - viva
- 1992 Zu bunt
- 1995 Alles zurück
- 1997 Kein Grund zum Feiern
- 1999 Ich tanze nicht
- 2001 Niemandsland
- 2002 Zeit
- 2003 Nachspielzeit
- 2006 XII
- 2009 "Osterreich-ein Warietee"
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 1981: Nestroy-Ring
- 1981: Österreichischer Kleinkunstpreis des Innsbrucker Kellertheaters
- 1983: Österreichischer Kleinkunstpreis des Kleinkunsttheaters Kulisse
- 1984: Österreichischer Kleinkunstpreis des Kleinkunsttheaters Kulisse
- 1985: Deutscher Kleinkunstpreis in der Kategorie Kabarett
- 1994: Ybbser Spaßvogel durch die Stadtgemeinde Ybbs an der Donau
- 1997: Goldene Romy Beliebtester Schauspieler
- 1998: Deutscher Kabarettpreis Hauptpreis
- 2001: Salzburger Stier (Ehrenstier)
- 2004: Karl (Kabarettpreis)
- 2008: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien
- 2012: Goldener Rathausmann der Stadt Wien
- 2012: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eta biografio kun foto. Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo de 1978. Arkivigite je 2016-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri Lukas Resetarits en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)