Mária Angyal
Mária Angyal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Angyal Mária |
Naskiĝo | la 15-an de novembro 1929 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 22-an de februaro 2012 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1961) |
Familio | |
Infano | Andrea Sztárek (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro |
Mária Angyal [andjal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyal Mária estis hungara reĝisoro.
Mária Angyal [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1929 en Budapeŝto, ŝi mortis la 22-an de februaro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Angyal frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris filologian diplomon, poste reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961. Ŝi debutis kiel reĝisoro en Teatro Kisfaludy. Inter 1964 kaj 1973 ŝi estis reĝisoro de Nacia Teatro (Szeged), poste de Teatro de Kecskemét, fine ŝi revenis al Szeged. Komence ŝi reĝisoradis dramojn kaj komediojn, poste operojn, operetojn, muzikalojn. En 2008 ŝi estis nomumita "eterna membro de Teatro Szeged", krome ŝi ricevis lokan (2001) kaj ŝtatan (2009) premiojn. Ŝi unuafoje naskis filinon.
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini: Tosca (2003, laste en 2009)
- Ferenc Lehár: A víg özvegy (2003)
- Gaetano Donizetti: Lammermoori Lucia (2006)
- Hervé: Mam'zelle Nitouche
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio