Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Magaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magaña
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42181
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 2° 10′ U (mapo)41.899444444444-2.1616666666667Koordinatoj: 41° 54′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 953 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Magaña (Provinco Sorio)
Magaña (Provinco Sorio)
DEC
Situo de Magaña
Magaña (Hispanio)
Magaña (Hispanio)
DEC
Situo de Magaña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magaña [+]
vdr

Magaña [maGAnja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Magaña en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 58,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 430 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 38 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio eshavas loĝlokojn Magaña, Pobar kaj Villarraso.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros, okupanta 199 hektarojn, nome 3% de la teritorio, kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cigudosa-San Felices, okupanta 875 hektarojn, nome 15% de la teritorio.​

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento, ŝajne fare de eŭskoj.

Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Pobar.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo de Sankta Marteno, ermitejoj kaj pontoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]