Magraŭa
La Magraŭa, Maghrawa aŭ Meghrawa (Berbere: imeghrawen) estis granda Berbera Zenata tribo origininta el kio esta nuntempe la nordo de Maroko kaj Alĝerio ĝis la montara regiono Dahra al okcidenta Alĝerio kiu regis tiujn areojn nome de Omajadoj de la Kordova Kaliflando fine de la 10a jarcento kaj komence de la unua duono de la 11-a jarcento.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Magraŭa, nome tribo de Zanataj Berberoj,[1] estis unu el la unuaj Berberaj triboj kiuj submetiĝis al Islamo en la 7-a jarcento. Ili subtenis Ukba ibn Nafi en sia kampanjo al Atlantiko en 683. Ili foriris el la Sunaismo kaj iĝis Ĥariĝismaj islamanoj ekde la 8-a jarcento, kaj alianciĝis unue kun la Ŝijaismaj Idrisidoj, kaj, el la 10-a jarcento, kun la Alandalusaj Omajadoj de Kordovo. Kiel rezulto, ili estis kaptitaj en la konflikto inter Omajadoj kaj Fatimidoj en la teritorioj de la nuntempaj Maroko kaj Alĝerio. Kvankam ili venkis dekomence super la aliancanoj de Fatimidoj en 924, ili tuj iĝis aliancanoj kun tiuj. Kiam ili revenis al la flanko de Kordovo, ili estis forpelitaj el centra Maroko fare de Ziridoj, kiuj regis nome de Fatimidoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ibn Ĥaldun, History of Berber