Malvaloj
Malvaloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
malvo Malva L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La malvaloj (latine Malvales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 10 familiojn, ĉirkaŭ 350 genrojn kaj preskaŭ 5900 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas malvo[3].
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La folioj staras dise, la foliangioj disvojas polmoforme. Ili ofte havas stipulojn, sed tiuj ne estas okulfrapaj. Oftas la stel- aŭ penikforma pileco.
La floroj estas duseksaj, kun plej ofte radia simetrio, la petaloj lokiĝas en la floro helice, kio estas videbla eĉ ĉe duonmalfermita floro. Ili havas 5 sepalojn kaj 5 petalojn. Multaj stamenoj teorie lokiĝas en du rondoj, sed la ekstera ofte elfalas, la internaj stamenoj multobliĝas eksteren (centrifuge). La filamentoj ofte grupiĝas (grupaj stamenoj) aŭ kunkreskas al tubeto, kiu ĉirkaŭas la pistilon. La stiluso estas longa, la ovario estas suprastara, la placentacio de la ovuloj estas centra-angula.
La frukto estas kapsulo, ofte dorna; la grajnoj aŭ la interno de la ovario estas pila.
Ili ofte akumulas laktosukon aŭ mukomaterialojn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malvales Juss. - malvaloj
- Bixaceae Kunth - biksacoj
- Cistaceae Juss. - cistacoj
- Cytinaceae A.Rich. - citinacoj
- Dipterocarpaceae Blume - dipterokarpacoj
- Malvaceae Juss. - malvacoj
- Muntingiaceae C.Bayer, M.W.Chase & M.F.Fay - muntingiacoj
- Neuradaceae Kostel. - neŭradacoj
- Sarcolaenaceae Caruel - sarkolenacoj
- Sphaerosepalaceae Tiegh. - sferosepalacoj
- Thymelaeaceae Juss. - timeleacoj
- Malvales Juss. - malvaloj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Malvales ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-06-06 .
- ↑ malvo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets