Mamolar
Mamolar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09612 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 3° 22′ U (mapo)41.926666666667-3.3616666666667Koordinatoj: 41° 56′ N, 3° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 086 m [+] | ||
Areo | 1,322 km² (13 2.2 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mamolar [+] | |||
Mamolar [mamoLAR] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime al la provinco Sorio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 1,322 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 71 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La rivero Lobos ekfluas en la zono Majada Buena de Mamolar, sudokcidente de la municipa teritorio de Mamolar.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Tradicie estis grava la metiarto konstrui ĉarojn.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), sed ĉefe forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la tradicia arkitekturo, ktp.