Mararmeo
Mararmeo estas grupo de armitaj homoj -- milita maristaro -- organizita por batali en la oceanoj kaj maroj de la mondo. Multaj nacioj havas mararmeojn por defendi siajn marbordojn, protekti maran komercon, kaj elstarigi sian povon. Mararmeoj kutime formas parton de la militfortoj de ŝtato. Ano de mararmeo normale nomiĝas mararmeano aŭ marsoldato. Mararmeano estas laŭmezura persono, kiu servas en la militŝiparo, kvankam marsoldato estas ano de la marinfanterio. Ne estas ebla doni esperante egalaĵojn por la mondaj mararmeaj rangoj, sed du nomoj estas klare mararmeaj rangoj: admiralo kaj kapitano. La vorto admiralo signifas la ĉefon de mararmeo. La kapitano estas estro de ŝipo.
Floto aŭ Militŝiparo estas granda militformacio de militŝipoj, kiu estas kontrolata kaj estrata de unu militestro[1] kaj la plej granda formacio en ajna mararmeo.
(nederlande marine, france marine, germane Marine, itale marina, hispane marina, portugale marinha, svede marin, angle navy, arabe baharía, ĉine haijun, japane kaigun, koree haegun, ruse военно-морской флот, hebree חיל הים)
Mararmeoj de kelkaj landoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Argentina mararmeo Armada Argentina
- Aŭstralia mararmeo Royal Australian Navy
- Belga mararmeo
- Brazila mararmeo Marinha do Brasil
- Brita mararmeo Royal Navy Arkivigite je 2006-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉila mararmeo Armada de Chile
- Dana mararmeo Søværnet
- Egipta mararmeo
- Filipina mararmeo Philippine Navy / Hukbong Dagat Pilipinas Arkivigite je 2008-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Finna mararmeo Merivoimat Arkivigite je 2003-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Franca Mararmeo Marine nationale
- Hinda mararmeo Indian Navy
- Hispana mararmeo Armada Española
- Irlanda mararmeo Naval Service
- Israela mararmeo
- Itala mararmeo Marina Militare Italiana
- Japana mararmeo Japanese Maritime Self-Defense Force Arkivigite je 2002-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Kanada mararmeo Marine canadienne / Canadian Navy Arkivigite je 2003-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Kolombia mararmeo Armada de Colombia Arkivigite je 2011-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Nederlanda mararmeo Koninklijke Marine
- Norvega mararmeo Sjøforsvaret
- Novzelanda mararmeo Royal New Zealand Navy
- Perua mararmeo Marina de Guerra del Perú
- Pola mararmeo Marynarka Wojenna Arkivigite je 2003-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Portugala mararmeo Armada Portuguesa
- Rusa Mararmeo Russian Navy
- Singapora mararmeo Republic of Singapore Navy
- Sveda mararmeo Marinen Arkivigite je 2010-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Tajlanda mararmeo Royal Thai Navy
- Turka mararmeo Türk Deniz Kuvvetleri Arkivigite je 2007-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Usona mararmeo U.S. Navy
- Venezuela mararmeo Armada Venezolana Arkivigite je 2007-06-10 per la retarkivo Wayback Machine