Marcus Garvey
Marcus Garvey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marcus Mosiah Garvey | |||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1887 en Saint Ann's Bay | ||||
Morto | 10-an de junio 1940 (52-jaraĝa) en West Kensington | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | National Heroes Park (en) (1965–) Kensal Green Cemetery (en) (–1964) vd | ||||
Etno | Afrik-Jamajkanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Jamajko vd | ||||
Alma mater | Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Fresno Birkbeck, Universitato de Londono vd | ||||
Partio | People's Political Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Amy Jacques Garvey (en) (1922–1940) Amy Ashwood Garvey (en) (1919–1922) vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto presisto politikisto entreprenisto sociologo vd | ||||
Aktiva en | Nov-Jorko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marcus Mosiah GARVEY Sr. (17a de Aŭgusto 1887 - 10a de Junio 1940) estis Jamaika politika aktivulo, eldonisto, ĵurnalisto, entreprenisto kaj oratoro. Li estis la fondinto kaj unua Ĝenerala Prezidanto de la Universal Negro Improvement Association and African Communities League (UNIA-ACL, ofte konata kiel UNIA), tra kiu li deklaris sin mem Provizora Prezidento de Afriko. Ideologie nigra naciisto kaj tutafrikisto, liaj ideoj iĝis konataj kiel Garvey-ismo.
Garvey naskiĝis en modere prospera afrik-jamajka familio en Saint Ann's Bay kaj estis metilernanto en presindustrio estante junulo. Li laboris en Kingstono, kaj eniris en sindikatismo antaŭ por mallonge vivi en Kostariko, Panamo, kaj Anglio. Poste li revenis en Jamajkon, fondis la UNIA en 1914. En 1916, li translokiĝis al Usono kaj establis branĉon de UNIA en la distrikto Harlem de Novjorko. Emfazante unuecon inter la loĝantaro de Afriko mem kaj la Afrika diasporo, li kampanjis por fino de la eŭropa kolonia regado tra Afriko kaj defendis la politikan unuigon de la kontinento. Li viziis unuigitan Afrikon kiel unupartia ŝtato, regata de li mem, kiu aprobu leĝojn por sekurigi la raspurecon de nigruloj. Kvankam li neniam vizitis la afrikan kontinenton, li engaĝiĝis en la Movadon Reen al Afriko, argumentante, ke parto de la diasporo migru tien. Garvey-ismaj ideoj iĝis iom post iom popularaj kaj la UNIA kreskiĝis en membreco. Tamen, lia idearo por nigrula separismo — kaj lia rilato kun blankulaj rasistoj kiel la Ku Klux Klan (KKK) en la intereso antaŭenigi lian komunan celon de rasa separismo— okazigis dividon inter Garvey kaj aliaj elstaraj afrik-usonaj aktivuloj por civilaj rajtoj kiel W. E. B. Du Bois kiuj defendis rasan integradon.
En la kredo ke nigruloj bezonas esti finance sendependaj el la blankul-dominataj societoj, Garvey lanĉis variajn negocojn en Usono, kiel la Negro Factories Corporation kaj la gazeto Negro World (Nigrula Mondo). En 1919, li iĝis Prezidanto de la kompanio Black Star Line (Nigra Stelo) por navigado kaj pasaĝeroj, planita por forĝi ligilon inter Nordameriko kaj Afriko kaj faciligi afrik-usonan migradon al Liberio. En 1923 Garvey estis akuzita de poŝta fraŭdo pro la vendado de la kompania stoko, kaj li estis enprizonigita en la prizono de Atlanto dum preskaŭ du jaroj. Komentistoj asertis, ke la proceso estis politike motivita; Garvey akuzis judojn, postulante, ke ili estas antaŭjuĝaj kontraŭ li pro liaj ligoj al la KKK. Post lia kondamno estis komutaciita fare de la usona prezidento Calvin Coolidge, li estis deportita al Jamajko en 1927. Setlinta en Kingstono kun sia edzino Amy Jacques, Garvey establis la Popolan Politikan Partion en 1929, por mallonge servanta kiel skabeno. Ĉar la UNIA venis al pliiĝantaj financaj malfacilaĵoj, li relokiĝis en Londonon en 1935, kie lia kontraŭ-socialima sinteno distancigis lin el multaj el la nigrulaj aktivuloj de la grandurbo. Li mortis tie en 1940, kaj en 1964, lia korpo estis revenigita al Jamaiko por reentombigo en la Parko de Naciaj Herooj de Kingstono.
Garvey estis polemikiga figuro. Kelkaj en la afrikdiaspora komunumo vidis lin kiel pretendema demagogo kaj ili estis tre kritikaj kontraŭ lia kunlaboremo kun la blankulsuperistoj, lia violenta retoriko, kaj lia antaŭjuĝo kontraŭ miksrasuloj kaj judoj. Tamen, li ricevis laŭdojn pro la kuraĝigo al sento de fiero kaj memestimo inter afrikanoj kaj la afrika diasporo meze de la disvastigita malriĉo, diskriminacio kaj koloniismo. En Jamajko li estas amplekse konsiderata nacia heroo. Liaj ideoj faris konsiderindan influon al movadoj kiel Rastafari, la Nacio de Islamo, kaj la Movado Nigra Povo.
Verkoj de Garvey
[redakti | redakti fonton]- The Philosophy and Opinions of Marcus Garvey. Eldonita de Amy Jacques Garvey. 412 pp. Majority Press; Centennial edition, 1a de Novembro 1986. (ISBN 0-912469-24-2). Avery edition. (ISBN 0-405-01873-8).
- Message to the People: The Course of African Philosophy de Marcus Garvey. Eldonita de Tony Martin kun prologo de Hon. Charles L. James, Ĝenerala Prezidanto de la Universal Negro Improvement Association and African Communities League. 212 pp. Majority Press, 1 March 1986. (ISBN 0-912469-19-6).
- The Poetical Works of Marcus Garvey. Kompilita kaj eldonita de Tony Martin. 123 pp. Majority Press, 1a de Junio 1983. (ISBN 0-912469-02-1).
- Hill, Robert A., eldonisto. The Marcus Garvey and Universal Negro Improvement Association Papers. Vols. I–VII, IX. University of California Press, c. 1983– (antaŭen). 1146 pp. University of California Press, 1a de Majo 1991. (ISBN 0-520-07208-1).
- Hill, Robert A., eldonisto. The Marcus Garvey and Universal Negro Improvement Association Papers: Africa for the Africans 1921–1922. 740 pp. University of California Press, 1a de Februaro 1996. (ISBN 0-520-20211-2).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BBC Radio 4 programme about Marcus Garvey – listen online:
- Lanset, Andy, "Marcus Garvey: 20th Century Pan-Africanist". A Public Radio Documentary online
- Ayanna Gillian, "Garvey's Legacy in Context: Colourism, Black Movements and African Nationalism", Race and History, 17a de Aŭgusto 2005
- Marcus Garvey: Look for Me in the Whirlwind Arkivigite je 2017-02-27 per la retarkivo Wayback Machine. PBS documentary film
- UNIA retejo.
- Marcus Garvey economic principles Arkivigite je 2021-04-11 per la retarkivo Wayback Machine