Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Mardo la 13-a

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la hispana, greka kaj latinamerikaj kulturoj, mardo okazanta la 13-an tagon de monato estas konsiderata tago de malbonŝanco. Multaj homoj havas fobion de tiu tago, kaj eĉ ne vojaĝas pro superstiĉo. Tiu fobio nomiĝas dektrifobio.

La vorto mardo venas el la nomo de la planedo kaj romia militdio Marso. Liaj trajtoj inkluzivas volon, energion, streĉon kaj agresemon. Laŭ la legendo, je mardo la 13-a okazis la lingvokonfuziĝo en la Babela Turo. La numero 13, siavice, estas delonge konsiderata numero de malbonŝanco, ĉar en La Lasta Vespermanĝo de Jesuo Kristo estis 13 manĝantoj. Ankaŭ Kabalo listigas 13 mallignajn spiritojn, same kiel la nordiaj legendoj. En la Apokalipso, la 13-a ĉapitro estas tiu, pri la Antikristo kaj la Besto. Ĉe Taroto, tiu ĉi numero referencas al la morto.

Pli ol sufiĉe da kialoj estas por kredi, ke mardo la 13-a estas tago de malbono kaj malbonŝanco. Tamen la malbonaj trajtoj atribuataj al ĝi havas nenian sciencan bazon, do estu tre klare, ke temas nur pri mito.

Multaj homoj eĉ malligis la aferon tiel, ke en iliaj kredoj, tiu tago estas bonŝancfavora, kaj ili eĉ vetas favore al tiu numero ĉe la hazardludoj.

La trajtoj de tiu tago estas similaj al tiuj, de vendredo la 13-a en la angla-saksaj kulturoj aŭ de vendredo la 17-a en la itala. La kunigo de vendredo kaj 13 populariĝis sekve de la terurfilma serio “Friday the 13th”, kiu estis tradukita en kelkaj hispanlingvaj landoj kiel “Martes 13”. Nuntempe kelkaj homoj taksas ambaŭ tagojn kiel malbonŝancaj.