Maria Rampendahl
Aspekto
Maria Rampendahl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1645 en Lemgo |
Morto | 1-an de januaro 1705 (60-jaraĝa) en Varel |
Lingvoj | germana |
Memorigilo | |
Maria Rampendahl (proksimume 1645 Lemgo – 1705 Varel) estis kulpigita en la jaro 1681 pro sorĉaferoj. Diference de multaj aliaj kazoj ŝia edzo ne abnegaciis ŝin, kio laŭ ŝia eldiraĵo kuraĝigis ŝin. Ŝi estis torturata, sed ŝi ne konfesis sian kulpon, tial ŝi estis kndamnita nur al forpelo el la urbo.
Ŝi poste pledis grafon el Lippe kaj urbon Lemgo ĉe Regna kamera juĝejo, sed ŝi ne sukcesis. Sed diference de multaj aliaj kazoj la pledata flanko devis pagi duonon de juĝejaj kostoj.
Ŝi estis la lasta juĝata sorĉistino en urbo Lemgo. Omaĝe al ŝi en la jaro 1994 estis ĉe urbodomo de urbo Lemgo lokigita monumento, nomita Der Stein des Anstosses.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.sfn.uni-muenchen.de/hexenverfolgung/art738.htm Arkivigite je 2006-01-11 per la retarkivo Wayback Machine