Mariano
Aspekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mariano (apartigilo) |
Mariano estas vira nomo, ĉefe en la hispana lingvo. Ĝi estas la responda nomo al la virina Mariana.
Mariano povas deveni el la latina nomo Mario, aŭ el la adjektivo kiu signifas referanta al Maria aŭ partiano de Maria (la patrino de Jesukristo). Krome, Mariana estas foje konsiderata kiel kungluo de Maria Anna.
Homoj kun tiuj nomoj estas:
- Mariano Mojado, pioniro de la hispana esperantismo;
- Mariano Barroso, hispana filmreĝisoro;
- Mariano Salvatierra, hispana skulptisto;
- Mariano Zabaleta, argentina tenisto;
- Mariano Azuela, meksika verkisto;
- Mariano Rajoy, hispana politikisto;
- Luis Mariano, franca-hispana kantisto