Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Maurizio Maggiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurizio Maggiani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1951 (1951-10-01) (73-jaraĝa)
en Castelnuovo Magra
Nacieco Itala
Lingvoj italaangla vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maurizio Maggiani (Castelnuovo Magra, 1-a de oktobro 1951) estas itala verkisto kaj ĵurnalisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de modestaj kondiĉoj, komence li laboris en dekojn da profesioj (li ankaŭ estis oficisto kaj vendisto de hidraŭlikaj pumpiloj) kaj finfine li alvenis al la literaturo. Politike ĝi estas proksima al la anarkiistoj,[1], malgraŭ li ankaŭ ŝatas la mazzini-ismo, la ideoj de Carlo Pisacane kaj la garibaldi-ismo de la itala Risorgimento.[2]

En 1987 li gajnis la Premion  "Inedito - L'Espresso" kun la rakonto Manlibro por la virino sen koro.

Kun La kuraĝo de la ruĝgorĝulo (1995) li gajnis la Premiojn Viareggio kaj Campiello; kun La Reĝino senornama (1998) li gajnis la Premion Alassio kaj en 1999, la Stresa-n Premion por fikcia literaturo kaj la Literaturan Premion Chianti[3]. En 2005 li gajnis kun la romano nokta vojaĝanto,  la premiojn, Premio Ernest Hemingway , Premio Parko de la Maiella kaj la Strega. De la kuraĝo de la ruĝgorĝulo (citaĵo de la verso pri ruĝgorĝulo el La dimanĉo de la kadavroj de Fabrizio De André, kiu ankaŭ inspirigis la samnoman albumon de Loredana Bertè), inspiris la skulptisto Alfonso Gialdini, por la skulptaĵo dediĉita al Carlo Giuliani.

Kiel ĵurnalisto kaj komentaristo li prizorgas rubrikojn en la ĝenova ĵurnalo Il Secolo XIX, en Il Fatto del Lunedì kaj verkas por La Stampa. Li ankaŭ komencis semajnan kunlaborado kun Il Sole 24 Ore. Por la eldonejo Feltrinelli li eldonas podkastoj sub la titolo "La vojaĝanto lama". [4]

En 2008 li publikigis la KD "Historio de la miro", kun Gian Piero Alloisio, prenita de la teatraĵo reprezentita de la du en la antaŭa sezono.

En 2010 li malfermis sian propran arkivon al la legantoj disponebligante en lia retejo, kun licenco 'copyleft', liajn unuajn rakontojn, publikigitaj en eldonoj nun malfacile troveblaj kaj kies rajtojn li rehavis en ekskluziva posedo, kaj ankaŭ la nepublikigitaĵojn, kune kun artikoloj verkitaj dum multaj jaroj de kunlaboradoj kun diversaj gazetoj [5].

En 2011 li subskribis la antaŭparolon al 'La meso ne finiĝis - proceso al la pastro Alessandro Santoro pro "senlima amo" de Saverio Tommasi.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La volumo de Carlo Minnaja “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj” (eld. EVA, Venafro 2013, aĉetebla ĉe feilibri@esperanto.it ), entenas, laŭ afabla permeso de Maggiani, biografian prezenton de li (paĝo 191) kaj la version en Esperanto (de Michela Lipari) de du eroj:

- “2000” (paĝo 192);

- “La haveno de Ĝenovo” (paĝoj 193-195).

           jen la transskribaĵo de la prezento:

MAURIZIO MAGGIANI

Li naskiĝis en Castelnuovo Magra, en 1951, en kamparana familio, kiu baldaŭ translokiĝis al La Spezia. Tie Maggiani studis ĝis la atingo de elementinstruista diplomo. Post multaj metioj, teknikisto, fotisto, kameraisto, vendisto de artaĵoj, libroj, hidraŭlikaj pumpiloj, li sin dediĉis al ĵurnalismo, literaturo, historio. Ĉiam scivolema pri naturo kaj socio, gajninto de sennombraj premioj, inter kiuj Viareggio, Campiello, Strega, li aperas en intervjuoj, literaturaj festivaloj, televido. Kiel ĵurnalisto li prizorgas kulturajn rubrikojn kaj, kunlabore kun eldonejo Feltrinelli, li publikigas podkaston. Anarkiisma laŭ politika filozofio (kaj anarkiistoj rolas en liaj romanoj), liaj verkoj, aperantaj proksimume unu je ĉiu dua jaro, estas kolekto de historioj kaj legendoj diverstempaj kaj diverslokaj kiuj interplektiĝas. Li ankaŭ rakontas pri la streĉo kaj fizika kaj psikologia ŝuldita al grava trafikakcidento kiu igis lin senmova dum tri jaroj. Fonas ĉiam Ĝenovo, la pejzaĝo kaj la historio de Ligurio kaj de la teritorioj tute proksimaj al ĝia orienta limo.

En 2010 li liberigis ĉiujn siajn (? siajn unuajn? NdR) produktaĵojn, distribueblajn nun laŭ la sistemo copyleft.

El: Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, p. 190