Mihály Szalay
Mihály Szalay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1920 en Veszprém |
Morto | 1-an de decembro 1974 (54-jaraĝa) en Szarvas |
Tombo | Szarvas |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Georgikon (–1941) |
Okupo | |
Okupo | agronomo universitata instruisto bestokuracisto |
Mihály Szalay [mihAj salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Mihály estis hungara agronomo, iĥtiologo, altlerneja instruisto.
Mihály Szalay[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1920 en Veszprém (urbo), li mortis la 1-an de decembro 1974 en Szarvas.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Szalay akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio en 1941, poste li estis asistanto en la sama loko. En la studjaro 1942 li estis lektoro en simila edukejo en tiam hungara urbo Kolozsvár. En 1943 li ekstudis en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, sed en la sekva jaro li soldatiĝis, inter 1945-1947 li estis militkaptito en Sovetunio. En 1949 li akiris ankaŭ bestokuracistan diplomon. Inter 1950-1953 li laboris en fiŝobreda stacio en Szarvas, inter 1953-1957 li okupiĝis pri fiŝkaptado en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), fine li estis gvidanto de la stacio en Szarvas ĝismorte. Intertempe li instruis en la Veterinara Universitato de Budapeŝto ekde 1967 ĝis sia morto.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Haltenyésztés az öntözéses vidékek halastavaiban és rizsföldjein (1954)
- A halak és a halak betegségei (studenta lernolibro, 1961)
- Tógazdasági pecsenyekacsa-nevelés (1964)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto en Szarvas (1986)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio