Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro
Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
محمدعلی شاه قاجار | |||||
Naskiĝo | 21-an de junio 1872 en Tabrizo, Kaĝara Persio | ||||
Morto | 5-an de aprilo 1925 (52-jaraĝa) en Sanremo, Reĝlando Italio | ||||
Tombo | Imam Husayn Mausoleum (en) vd | ||||
Religio | Ŝijaismo vd | ||||
Lingvoj | persa vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kaĝaroj vd | ||||
Patro | Mozaffar ad-Din Shah Qajar (en) vd | ||||
Edz(in)o | Malekeh Jahan (en) vd | ||||
Infanoj | Mohammad Hassan Mirza (en) , Ahmad Shah Qajar (en) , Mahmoud Mirza (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Ŝaho de Persio | |||||
Dum | de 1907 ĝis 1909 | ||||
Antaŭulo | Muzaffaraddin Ŝah | ||||
Sekvanto | Ahmad Ŝaho Kaĝaro, lia filo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro (perse: حمدعلی شاه ), en bahaa ortografio Muḥammad Sháh Qájár, (n. la 21-an de junio 1872 - m. la 5-an de aprilo 1925, en Sanremo) estis la ŝaho de Irano ekde la 8-a de januaro 1907 ĝis la 16-a de julio 1909.
Li estis kontraŭ la konstitucio kiu estis ratifita dum la regado de sia patro, Mozzafar-al-Din Ŝaho. En 1907 Mohammad Ali disigis la Nacian Asembleon kaj deklaris ke la konstitucio estis nuligita ĉar ĝi estis kontraŭ islama juro. Li bombadis la Asembleon kun la armea kaj politika subteno de Rusio kaj Britio. Tamen, li abdikis post la Persa Konstitucia Revolucio kaj estas memorita kiel simbolo de diktaturo.
Li fuĝis al Odeso, Rusio (nuntempa Ukrainio). Mohammad Ali elpensis sian revenon ekde Odeso. En 1911 li atingis Astarabad, Irano, sed liaj fortoj estis venkitaj. Mohammad Ali Ŝaho fuĝis al Konstantinopolo kaj mortis en San-Remo, Italio. Ironie, ĉiu estonta ŝaho de Irano ekde Mohammad Ali Ŝaho mortus en ekzilo ankaŭ.
Lia filo kaj posteulo, Ahmad Ŝaho Kaĝaro estis la lasta reganto en la Kaĝar-dinastio.