Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Moneta

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moneta
Epiteto • romia dio • personigo
Informoj
vdr

Juno Moneta,

Moneta, kiu signifas la Avertino en la latina, estas la kromnomo de la Juno honorita en la nordpinto de la roma Kapitolo. Oni tiel ŝin vokis ĉar la anseroj breditaj en la templo de tiu ĉi diino alarmis, per siaj blekoj, pri noktatako surpriza de la malamikoj dum la invadoj galaj (390 a.K.).

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto moneta devenas de la latina monere, "vidi, gardi", kaj devenis el la latina monstrare, montri, monstrum (el kiu la vorto "monstro" venas) kiu origine signifas "vidindo", kaj ankaŭ monitor, "gardisto, gardanto". Ĉiuj devenas de la radiko mon-, inkluzive la konaskigitan el la anglosaksona mund kiu signifas gardi, gardo.

IVNO REGINA ("Reĝino Juno") sur roma monero.

En tiu ĉi templo la mono estas farita. Oni rakontas ke, dum la milito kontraŭ Pirho, la romanoj petis konsilon al Juno, ĉar ili timis monmankon. La diino respondis al ili ke mono neniam mankus se ili reguligs siajn militojn konforme al la justeco. Oni decidis fari la monon sub la aŭguroj de la diino, kiel danko pro tiu ĉi konsilo.

Pri la templo

[redakti | redakti fonton]

La templo de Juno Moneta stariĝis en la hejmloko de Mantio Capitolino, defendanto de la Kapitolo, kiu estis renversita post kiam ĝia posedanto estis kondamnita al morto, ĉar oni suspektis ke li pretendis reĝiĝi. En Romo la vorto reĝo kaj ĝia koncepto estis malamegataj, ĉar estis konsiderataj formo de tiraneco. Ideon, pri la reĝeco, kiu, parte, oni heredis el Grekio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]