Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Monlavado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neserioza ilustraĵo klariganta la metaforon malantaŭ la esprimo monlavado, t.e. "lavado" de "malpura" (krime akirita) mono. En la bildo monbiletoj de la valuto Eŭro.

Monlavado signifas leĝigon de krime akirita mono per diversaj (ofte punindaj) metodoj. Ĝi celas kaŝi la originon de la mono antaŭ la instancoj per pasigo de mono tra nekrimaj entreprenoj, ofte eksterlandaj.

Origino de la esprimo

[redakti | redakti fonton]

La nocio laŭ populara (kvankam ne certe ĝusta) legendo reiras al la fama ĉefkrimulo Al Capone, kiu inter la jaroj 1920 kaj 1932 investis la krime akiritan monon en publikajn vestaĵolavejojn kaj tiel vualis ties originon. Kiam la impostkontrola instanco senvualigis tiun metodon, Al Capone devis enprizoniĝi.

Alia bona metodo de monlavado estas la funkciigo de kazinoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • la artikolon pri la internaciaj policaj institucioj Interpol kaj Eŭropolo, kies celo estas la lukto kontraŭ translima organiza krimeco kaj inter kies ĉefaj taskoj estas la kontraŭbatalo de monlavado,
  • kaj la artikolon pri cerbolavado - enhave tute senrilata al la koncepto de "monlavado", ĝi estas dua ekzemplo pri la metafora uzo de la vorto "lavado".
  • Pajlhomo
  • Financa Agogrupo kontraŭ Monlavado