Nándor Honti
Nándor Honti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hermann Nándor |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1878 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de aŭgusto 1961 (83-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Rezső Honti |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Nándor Honti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Honti Nándor estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo. Lia origina familia nomo estis Hermann ĝis 1898 [1].
Nándor Hermann [2][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de aprilo 1878 en Budapeŝto, li mortis en Novjorko en 1961 aŭ pli frue en 1935.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nándor Honti estis judo. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Munkeno (1896–1899) de Simon Hollósy. Li lernis pentradon ankaŭ en Artistkolonio (Nagybánya) same de Simon Hollósy, fine en Parizo en akademio Julian de William Adolphe Bouguereau kaj en:Tony Robert-Fleury. Post siaj studoj li pentris, desegnis kaj ilustris kelkajn jarojn en Novjorko kaj Filadelfio (Pensilvanio), poste li hejmenvenis. Ankaŭ en Budapeŝto li estis ilustristo kaj afiŝisto, malofte pentristo. Depost la 1-a mondmilito li migris al Usono, kie li estis ilustristo.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1898)
- Budapeŝto (1910, 1916)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A fogorvos (1907)
- Akt szabadban
- Nagyváros
Elektitaj similaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Musica (1912, afiŝo)
- Homunculus halála (1917, filma afiŝo, vidu la bildon!)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- anglalingva biografio[rompita ligilo]