Natria etoksido
Natria etoksido | ||||
Kemia strukturo de la Natria etoksido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 141-52-6 | |||
ChemSpider kodo | 8516 | |||
PubChem-kodo | 2723922 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blanka aŭ flaveca hidroskopa pulvoro | |||
Molmaso | 68,05 g mol−1 | |||
Denseco | 0.868 g/cm3 | |||
Fandopunkto | 260 °C (500 ℉; 533 K) | |||
Solvebleco | Akvo:Reakcias | |||
Mortiga dozo (LD50) | 598 mg/kg (muso, buŝa) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R11 R14 R34 | |||
Sekureco | S(1/2) S8 S16 S26 S43 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H228, H251, H314 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P235+410, P280, P303, P361+364, P304+340, P310, P305+351+338 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria etoksido, etoksido de natrio aŭ C2H5ONa estas organometala kombinaĵo rezultanta el reakcio inter metala natrio kaj etanolo. Ĝi estas senkolora solido kiu dissoviĝas en polaraj solvaĵoj. Ĝi ordinare uzatas kiel forta bazo.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Ĉi-substanco iom-post-iom malheliĝas kiam stokita en la aero pro oksidado. En humida aero ĝi rapide hidroliziĝas al natria hidroksido. Kelkfoje la reakcio ne estas kompleta kaj tipaj specimenoj de natria etoksido eble troviĝas malpurigita per NaOH.
Natria etoksido ordinare uzatas en la kondensiĝo de Claisen kaj sintezo de malonataj esteroj. Natria etoksido kapablas deprotonigi la α-pozicion de estera molekulo, estigante enolaton[1], aŭ la estera molekulo povas suferi nukleofila anstataŭado[2] konata kiel trans-esterigado[3]. Se la komenca materialo estas etila estero, trans-esterigado estas malgrava pro tio ke la produkto estos identa al la komenca materialo. En la praktiko, la solvata miksaĵo de alkoholo/alkoksido[4] devas korespondi kun la alkoksaj komponaĵoj de la reakciantaj esteroj por minimumigi la nombron da malsimilaj produktoj.
- Etoksido de natrio reakcias kun akvo estigante hidrogenon kaj natrian hidroksidon:
- Etoksido de natrio reakcias kun halogenido estigante alkoholojn kaj hidrokarbonidojn:
- Ĝi reakcias kun bromo-etano estigante eterojn:
- Natria etoksido, kiel forta bazo, reakcias kun acidoj estigante la respektivajn salojn:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemistry Learner
- Invitation to Organic Chemistry, Alyn William Johnson
- Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
- Immunohistochemistry: Basics and Methods, Igor B. Buchwalow, Werner Böcker
- Reactions and Mechanisms in Thermal Analysis of Advanced Materials, Atul Tiwari, Baldev Raj
- Organic Chemistry, William Brown, Brent Iverson, Eric Anslyn, Christopher Foote
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Enolo estas organika funkcio kie hidroksila grupo (OH) ligiĝas al primara karbono kun duobla ligo.
- ↑ Nukleofila anstataŭado esta tipo de reakcio, kiu iu nukleofilo, riĉa je elektronoj, anstataŭas en elektrofila pozicio, malriĉa je elektronoj, de iu atomo aŭ atomgrupo.
- ↑ En organika kemio, trans-esterigado estas procezo pri interŝanĝo de organika grupo R" de iu estero kun alia organika grupo R' de iu alkoholo.
- ↑ Alkoksido estas alkohola radikalo, samkiel metoksido (H3C-CO-], etoksido (H3C-CH2-O-), propoksido (H3C-[CH2]2-O-), ktp.
Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.