Navalosa
Navalosa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05123 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 323 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.401388888889-4.9313888888889Koordinatoj: 40° 24′ N, 4° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 306 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navalosa [+] | |||
Navalosa [nabaLOsa] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navalosa estas komprenebla etimologie kiel Altbieno de la Kahelroko.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 322 loĝantojn (plie somere). Ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 57 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 139 km de Madrido.
Ĝi limas kun Hoyocasero, Navaquesera, Navatalgordo, Villanueva de Ávila, Villarejo del Valle, Serranillos, San Esteban del Valle kaj Navarrevisca. Tra la teritorio fluas la rivero Alberĉe sur la Sierra de Gredos.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, karnavalo).