Nederlanda lingvo
Nederlanda lingvo (Nederlands) | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Malaltfranka lingvo | ||
Parolata en | Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj | |
Parolantoj | 23 100 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 24 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ? | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj | |
Reguligita de | Nederlandse Taalunie | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | nl | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | dut/nld | |
Terminologia | ? | |
ISO 639-3 | nld | |
SIL | ? | |
Glottolog | dutc1256 | |
Angla nomo | Dutch | |
Franca nomo | néerlandais | |
Vikipedio | ||
La nederlanda lingvo[1] (propralingve: Nederlands) estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo.
Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj dialekte ĝi krome estis parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficialan lingvon oni nomas Algemeen Nederlands (Ĝenerala Nederlanda) aŭ ĝia mallongigo AN, kiu estas la norma nederlanda lingvo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni supozas, ke la nederlanda devenas el 700 de kelkaj ĝermanaj dialektoj parolataj en la regiono de la nuna Nederlando, ĉefe de basfranka origino. Normiga procezo ekis en Mezepoko, speciale pro la influo de la burgonja duka kortego en Dijon, poste situanta en Bruselo.
Malfrua nederlanda frazo estas: "Hebban olla vogala nestas hagunnan, hinase hic enda tu, wat unbidan we nu" ("Ĉu ĉiuj birdoj komencis nestojn, krom mi kaj vi, kion ni atendas nun" el ĉirkaŭ la jaro 1100, verkita de flandra monaĥo en monaĥejo en Rochester (Britio). Dum longa tempo oni konsideris ĉi-tiun frazon la plej malnova en la nederlanda, sed ekde ĝia malkovro oni trovis eĉ pli aĝajn fragmentojn, kiel "Visc flot aftar themo uuatare" ("Fiŝo naĝis en akvo") kaj "Gelobistu in got alamehtigan fadaer" ("Ĉu vi kredas je Dio la ĉiopova patro"). La lasta fragmento estis verkita ĉirkaŭ la jaro 900. Profesoro Luc De Grauwe de la Universitato de Gent pridubas la lingvon de ĉi-tiuj teksteroj, kredante ilin Malnova Angla, do estas ankoraŭ iom da diskuto pri ili.
Uzado
[redakti | redakti fonton]La nederlanda lingvo estas la ĉefa lingvo de Nederlando, kaj unu el la tri oficialaj lingvoj de Belgio, parolata en la norda parto de tiu lando[2]. En Surinamo la nederlanda estas la lingvo de la registaro kaj kaj en lernejoj. Ekzistas dialektoj (flandra, holanda).
Lingvo
[redakti | redakti fonton]Kiel la platdiĉa lingvo, tiel ankaŭ la nederlanda estis dialekto de la basgermana. Aparta lingvo ĝi iĝis nur ĉirkaŭ 1600, kiam la Biblio estis tradukita en la nederlandan.
La nederlanda estas proksima kuzo de la platdiĉa, frisa kaj la angla lingvoj. Multaj vortoj estas la samaj en la nederlanda kaj la angla. Ekzemple: hand (= mano), wind (= vento), water (= akvo) kaj warm (= varma).
La nederlanda estas la patrino de la afrikansa lingvo de Sud-Afriko. En kelkaj lokoj estas ankoraŭ dialektoj de nederlandaj koloniistoj, ekzemple en Brazilo, kie estas du dialektoj, la plej malnova parolata en Espirito-Santo de idoj de kalvinistaj enmigrintoj kaj la moderna nederlanda parolata en urboj Holambra 1-a kaj Holambra 2-a en ŝtato San-Paŭlo de tiamaj enmigrintoj.
Sintakse, la nederlanda havas vortordon V2, do estas plej simila al la germana.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Noto: La nederlandan lingvon oni ankaŭ indikas (ne ĉiam korekte) per la flandra lingvo (en Belgio) aŭ la holanda (speciale en ne-okcidentaj partoj de Nederlando) kaj la basgermana (fare de historiaj lingvistoj).
- ↑ Noto: iuj ankaŭ uzas la terminon flandra lingvo, kiu ne estas dialekto de la nederlanda, sed alia ne-oficiala nomo por la nederlanda parolata en Belgio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Matthias de Vries
- Nederlandaj lingvoj
- Vortlisto de la nederlanda lingvo
- La digramo IJ
- Flandra movado kaj lingvaj rajtoj
- Nederlandlingva literaturo
- Reĝa akademio por nederlandaj lingvo kaj literaturo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Atlas van de Nederlandse taal, Libro de eld. Lannoo, kiu respondas demandojn de nefakuloj rilate al la nederlanda lingvo (kolekto de historiaj sciindaĵoj, citaĵoj, portretoj, desegnaĵoj rilataj al la lingvo, origino kaj evoluo de nia lingvo, distribuo kaj vario, pruntvortoj en kaj el la nederlanda, tabuaj kaj eŭfemismaj vortoj, personaj kaj familiaj nomoj, prononcdiferencoj, norma lingvo sed ankaŭ dialektoj aŭ pri Esperanto, la malbenoj kaj la multaj strangaĵoj de la lingvo kiel ekzemple kat (uzata kiel ina formo de kato) kaj katER (sufikso ER por indiki la masklan formon de kato) kvankam tiu sufikso ne validas en la kazo de rat (ratino) ĉar la maskla formo de rato NE estas ratER!).
- Interesa prezento de la libro en YouTube, kaj retejo atlasvandenederlandsetaal.com[rompita ligilo]
- (en) Dutch 101 Nederlanda lingvo por komencantoj kaj vojaĝantoj
- (en) Nederlanda lingvo por parolantoj de la angla (de Wikibooks)
- Nederlanda-Esperanta-Nederlanda Vortaro
- Scheidbare en onscheidbare werkwoorden