Neu-Isenburg
Neu-Isenburg | ||||||
| ||||||
situo de la komunumo en la distrikto
| ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Offenbach | |||||
Urborajtoj | urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06102, 069 (kiel Frankfurto ĉe Majno: urboparto Zeppelinheim) | |||||
Poŝtkodo | 63263 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6078 | |||||
Aŭtomobila kodo | OF | |||||
Oficiala Municipokodo | 06438009 | |||||
LOCODE | DE NIS | |||||
Subdivido | 3 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Herbert Hunkel | |||||
Partio de komunumestro | senpartia | |||||
Adreso de la administrejo | Hugenottenallee 53 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 39287 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 3′ N, 8° 42′ O (mapo)50.0557638888898.6970833333333Koordinatoj: 50° 3′ N, 8° 42′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 130 m | |||||
Areo | 24,29 km² | |||||
Oficiala retejo | https://neu-isenburg.de/ | |||||
Neu-Isenburg - [noj'Izenburk], en la loka hesa dialekto Iseborsch [I:zeboŝ] - estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio, nur 5 kilometrojn sude de Frankfurto ĉe Majno. Ĝi apartenas al la distrikto Offenbach kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 Neu-Isenburg havis 39 287 loĝantojn sur areo de 24,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 617 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun Langen, Mörfelden-Walldorf kaj Dreieich.
La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la tut-proksimaj aŭtoŝoseoj A3, A5 kaj A661 ligas ĝin al la centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno norde, Offenbach nord-oriente kaj Darmstadt sude, kaj ankaŭ al la cetera centra Germanio. Plej multaj aviadiloj de la Flughaveno Frankfurta alteriĝas rekte super la urbo, kio kaŭzas bruon kaj foje iom da vojaĝa odoro je keroseno. Tiujn ĝenojn iom kompensas tre vasta arbaro norde de Neu-Isenburg, kiu invitas je promenoj kaj sportado. Grandan influon en la urba historio cetere havis enmigrintoj el Francio, la hugenotoj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Veauche (regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, Francio)
- Andrézieux-Bouthéon (sama regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, Francio)
- Dacorum (Britio)
- Bad Vöslau (Aŭstrio)
- Weida (Turingio, Germanio)
- Chiusi (Italio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝoj de la urbo, germanlingvaj
- paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
|