Notoj B♭, B kaj H
En muziko prezentiĝas disputo pri nomigo de la du notoj inter A kaj C, unu nigra klavo kaj unu blanka klavo ĉe piano. La ĉefaj du sistemoj estas la angla kaj la germana. La malkongruo rezultigas malfeliĉaĵon ke la simbolo B povas priskribi du malsamajn notojn. [1]
angla sistemo | B♭ Bo bemola | B Bo | |
germana sistemo | B | H | |
kompromisa skandinavia sistemo |
B♭ | H |
Argumentoj
[redakti | redakti fonton]La angla sistemo estas pli logika, dum ke la germana postulas apartan pritraktadon de du notoj. Tame oni malemas ŝanĝi nomojn de famaj verkoj de klasika muziko en tonaloj B♭-maĵoro, B♭-minoro, B-maĵoro, B-minoro kiuj havas la tonalon enbakita en la nomo laŭ la germana sistemo.
Uzo laŭ regionoj
[redakti | redakti fonton]En Germanlando kaj partoj de centra Eŭropo la germana sistemo estas jam delonge kaj daŭre uzata.
En Britlando, Usono, Nederlando uzatas la angla sistemo.
En Skandinavio oni tradicie uzis la germanan sistemon, sed Svedlando dum jaroj 1990-aj transiris al la angla. Samtempe aperis la kompromisa skandinavia sistemo, kiu ebligas daŭrigi uzon de H sen risko de ambiguo de la litero B. Ĝi aperas en parto de muzikaj libroj. En Finnlando la uzo estas malunueca [2].
Referencoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (svede) Georg Klint, 2014, En not och två bokstäver, sid. 8, Göteborgs Universitet, Institutionen för kulturvetenskaper.
- ↑ (finne) https://www.theseus.fi/handle/10024/751050