Nottertal-Heilinger Höhen [NOtata:l HAJlinga HÖen] estas urba komunumo en Germanio, kiu ekestis komence de 2019 per fuzio de la antaŭe memstaraj komunumoj Bothenheilingen, Issersheilingen, Kleinwelsbach, Neunheilingen, Obermehler kaj la urba komunumo Schlotheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia landoTuringio, kaj iusence estas la sekvaĵo de antaŭa komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schlotheim. En la komunumaro membris ankoraŭ la loĝlokoj Körner kaj Marolterode, kiuj formale daŭre konsideratas komunumoj, sed administratas en la nova komunumo Nottertal-Heilinger Höhen, ĉar la vivteno de propra kompleta administrejo estus tro multekosta. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5899 loĝantojn. Centra loko de la komunumo estas la antaŭe urba loĝloko Schlotheim.