Nul-elemento
Aspekto
En matematiko, nul-elemento (aŭ simple nulo) estas unu el kelkaj ĝeneraligoj de la nombro nulo al aliaj algebraj strukturoj. Ĉi tiuj aliaj signifoj povas esti aŭ ne esti la sama aĵo, depende de la kunteksto. La nul-elemento povas esti:
- adicia neŭtrala elemento, t.e. la neŭtrala elemento rilate al duvalenta operacio en adicia notacio;
- sorba elemento en multiplika semigrupo;
- la elemento en ringo, kiu estas samtempe la adicia neŭtrala elemento kaj la multiplika sorba elemento, kaj kies ĉefidealo estas la plej malgranda idealo.
- la plej malgranda elemento en parta ordo.