OTR-21 Toĉka
Aspekto
OTR-21 Toĉka estas taktika balistika misilo fabrikita en Sovetunio. Ĝia GRAU-kodo (ГРАУ) de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio estas 9K79; ĝia NATO-raportnomo estas SS-21 Scarab. Ĝi estas transportita en specifa veturilo nomata 9P129 kaj levita antaŭ lanĉo. La misilo uzas inercian gvidsistemon. La Armitaj Fortoj de Rusia Federacio informis ke ili ne plu uzas la misilojn Toĉka-U ekde aprilo 2020 kaj anstataŭigis ilin per pli modernaj misiloj 9K720 Iskander-M.
Versioj
[redakti | redakti fonton]- 9K79 Toĉka: 1-a produktadversio, lanĉita en 1976.
- kun misilo 9M79 kun atingo de 70 km.
- 9K79-1 Toĉka-U: 2-a produktadversio, lanĉita en 1988.
- kun misilo 9M79-1 kun atingo de 120 km.
- 9K79P Toĉka-R: kun pasiva radara gvidado por batali radarajn instalaĵojn.[1]
- kun misilo 9M79R kun gamo de 70-120 km.
- kun raketo 9M79FR.
- kun misilo 9M79-1FR.
- KN-02 Toksa: kopio el Nord-Koreio.
La misiloj aktive uziĝis/uziĝas interalie en la sekvaj militoj
[redakti | redakti fonton]- Jemena Enlanda Milito (1994)
- Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996)
- Dua Ĉeĉenia milito (1999–2009)
- Siria Enlanda Milito (2011-nun)
- Milito de Donbaso (2014)
- Jemena Enlanda Milito (2015-nun)
- Interveno gvidata de Saud-Arabio en Jemeno (2015)
- Siria Enlanda Milito (2011-nun)
- Milito en Montara Karabaĥo (2020)
- Invado de Rusio en Ukrainion (2022)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "Тактического Ракетного Комплекса 9к79 «Точка-Р»" Arkivigite je 2020-11-27 per la retarkivo Wayback Machine (ruse Taktika Misila Sistemo 9k79 "Tochka-R") en la retejo bastion-karpenko.ru