Oekingen
Oekingen | |
---|---|
Blazono de Oekingen | |
Oekingen, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Wasseramt |
Geografia situo | CH1903: 612548 / 225524 (mapo)47.1805555555567.6041666666667Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612548 / 225524 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 758 |
Areo | 2,45 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4566 |
Komunumkodo | 2529 |
Mapo de Oekingen | |
Oekingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 758 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Oekingen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rivereto Oesch. La setlejoj de Oekingen komplete kunkreskis kun la sudokcidenta najbarkomunumo Kriegstetten. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oekingen kaj la setlejoj Brüggacher, Galgacher, Chöchfeldacher kaj Hauenfeld, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 64% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Oekingen limas en nordo al Subingen, en oriento al Horriwil, en sudoriento al Hersiwil, en sudo al Halten, en okcidento al Kriegstetten, kaj en nordokcidento al Derendingen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En nordo tra Oekingen pasas la kantona vojo de Kriegstetten al Subingen. Tra la vilaĝo mem kondukas konektaj vojoj de Kriegstetten al Horriwil kaj de Kriegstetten al Etziken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sudokcidente apud Kriegstetten. Sur la teritorio de la komunumo Oekingen ne troviĝas haltejo de publika trafikilo. Tamen la bushaltejoj en la najbara komunumo Kriegstetten atingeblas piede en malmultaj minutoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Oekingen datiĝas el la jaro 1263 kiel Otechingen. Dum mezepoko Oekingen apartenis al la Senorujoj Halten de la Grafoj de Kiburgo, kiu en la jaro 1466 estis vendita al la urbo Soloturno. La supera jurisdikcio ĝis 1665 apartenis al Berno kaj tiam transiris al Soloturno. Tiam Oekingen estis atribuita al la soloturna voktejo Kriegstetten. En 1886 de Josef Müller en Oekingen en la malnova paperfabriko ĉe la bordo de Oesch estis konstruita elektrejo kaj alttensia kondukilo al Soloturno, kiu estis la unua tiuspeca instalaĵo en Svislando. [2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oekingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|