Okzalo
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun oksalido. |
Okzalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rumex acetosa L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Okzalo (Rumex acetosa) estas plurjara dioika herbo, kies folioj estas freŝe acidetaj pro relativa granda enhavo de okzalatoj.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La okzalo estas manĝebla krude en salato aŭ preparite kiel spinaco. Okzalosupo estas parto de tradiciaj kuirartoj en orienta Eŭropo, ĉefe en slavaj landoj (Pollando, Rusio, Ukrainio) kaj en juda kuirarto.
Trinkado
[redakti | redakti fonton]Faru teon de freŝaj aŭ sekigitaj folioj.
Kuraca efiko
[redakti | redakti fonton]La okzalo purigas la sangon kaj korpon. Ĝi ankaŭ bone sensoifigas kaj helpas kontraŭ febro. Somere la freŝa acida gusto malvarmigas la stomakon.
Atentu!
[redakti | redakti fonton]La acido de la okzalo povas kaŭzi renŝtonojn kaj/aŭ diareon, do manĝu ne tro ofte kaj evitu se vi jam havis renŝtonojn.