Olavinlinna
Olavinlinna | |||||
---|---|---|---|---|---|
kastelo | |||||
| |||||
Supermara alteco | 78 m [+] | ||||
Koordinatoj | 61° 51′ 49″ N, 28° 54′ 4″ O (mapo)61.863713428.9012379Koordinatoj: 61° 51′ 49″ N, 28° 54′ 4″ O (mapo) | ||||
Estiĝo | 15-a jarcento | ||||
Poŝtkodo | 57130 [+] | ||||
Olavinlinna | |||||
Vikimedia Komunejo: Olavinlinna [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Olavinlinna (kastelo de Olavi) estas kastelo en la urbo Savonlinna, sur roka insulo kiu estas inter la du grandaj partoj de la lago Saimaa, nome Haukivesi kaj Pihlajavesi. Ĝi estas nomita laŭ reĝo de Norvegio Olafo. En la pasinteco, pri la kastelo oni uzis finne ankaŭ la nomo Savon linna (kastelo de Savonio) kaj la nomoj Nyslott (en la sveda) kaj Uusilinna (en la finna), kiuj ambaŭ signifas novan kastelon. Nyslott daŭre estas la sveda nomo de la urbo Savonlinna.
Ĉe la fino de la 14-a jarcento, Norvegio, Danio kaj Svedio formis la Union Kalmar. Ĝia plej signifa malamiko estis la Novgoroda Respubliko. La Kalmar Unio finis pac- kaj armisticinterkonsentojn kun Novgorod, sed la Moskva Princlando gvidita fare de Ivan la 3-a prezentis armean minacon al Finnlando. Ĉar la limlinio en la paco de Pähkinäsaari estis desegnita laŭ la Kyrönsalmi kaj Haukivesi-akvovojoj sur la orienta limo de Juva paroĥo, tiel en orienta Finnlando ekzistis nur la Viipur-kastelo por protekti la defendon de la Unio. Estis decidite konstrui novan defendfortikaĵon sur la orienta limo, kies celo estis ankaŭ konservi la akvovojojn en la areo sub kontrolo. Estis decidite konstrui la kastelon sur la roka insulo de Kyrönsalmi el la ŝtonoj kolektitaj de la kampoj kaj teroj de la farmistoj de la administra paroĥo de Juva, fondita la 19-an de januaro 1442. Ĝi estis elektita ĉar ĝi estis tute ĉirkaŭita de akvo kaj la forta fluo de akvo malebligis frostigiĝon de la ĉirkaŭa akvo.
Konstrulaboroj pri la ĉefkastelo komenciĝis en 1475. En tiu tempo, la senjoro de la kastelo estis Erik Tott, kiu konis kastelarkitekturon en Mezeŭropo. 16 masonistoj estis alportitaj el Talino por gvidi la konstrulaborojn. La laboristoj estis la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo, kiuj pagis siajn impostojn laborante. Ili ankaŭ devis alporti konstrumaterialojn al la kastelo, kiel ekzemple ŝtonoj. La rusoj provis malhelpi la konstrulaboron, ĉar ili asertis ke la kastelo estas sur ilia flanko de la limo. Pro la rusoj oni devis konstrui unue lignajn protektajn ekipaĵojn kaj la konstrulaborojn protektis soldatoj.
La konstruita ĉefkastelo havis tri turojn, unu el kiuj havis alarmsonorilon. Kiam la konstruado de la ĉefkastelo estis finita ĉirkaŭ 1485, la konstruado de la ekstera kastelo komenciĝis. La konstruado de la fortikaĵo estis kompletigita ĉe la fino de la 15-a jarcento. Post kompletigo, la kastelo kun siaj rondaj turoj reprezentis la plej bonan defendan teknologion de sia tempo. Post kiam la rusoj forlasis la kastelon en 1847, la kastelo restis malplena dum kelkaj jaroj. Post tio, la kastelo servis kiel malliberejo por mallonga tempo, sed poste ĝi estis denove malplena. En 1868 kaj 1869, estis du grandaj incendioj en la kastelo, kiuj detruis preskaŭ ĉiujn originajn lignajn partojn de la kastelo. En la 1870-aj jaroj, la kastelo komencis esti renovigita kiel historia monumento. En 1875, la 400-a datreveno de la kastelo estis festita, kiam, inter aliaj, J. V. Snellman kaj August Ahlqvist faris paroladojn.