Olivares de Duero
Olivares de Duero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47319 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 321 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 4° 22′ U (mapo)41.6376386-4.3649425Koordinatoj: 41° 38′ N, 4° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 744 m [+] | ||
Areo | 29,3 km² (2 930 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olivares de Duero [+] | |||
Olivares de Duero [oliBAres deDŬEro] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Páramos del Esgueva aŭ Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la oriento de la provinco. La loknomo Olivares de Duero estas etimologie komprenebla kiel Olivarbaroj de Doŭro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,3 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 313 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 33 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas komunikata kun Valbuena de Duero kaj Billabáñez laŭ la ŝoseo VP-3001. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Doŭro. Plej proksima loĝloko estas trans la rivero Doŭro Quintanilla de Onésimo kaj de tie eblas veturi al Quintanilla de Onésimo kaj Sardón de Duero laŭ la ŝoseo A-11.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado kaj la loĝloko estis fondita en 1352 fare de Petro la 1-a. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj estis konstruita grava ponto kiu komunikis kun la apuda Quintanilla de Abajo. Tiu ponto estis unu el malmultaj pontoj kiuj komunikas inter ambaŭ bordoj el Peñafiel ĝis Tudela.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, ĉefe vitejoj, kaj legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotika preĝejo de San Pelayo, la ponto kaj la ermitejo.