Omoljica
Etoso
Omoljica, serbe Омољица, estas vilaĝo kaj ekstera parto de Panĉevo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 44° 45′ 38″ N 20° 43′ 41″ O / 44.76056 °N, 20.72806 °O (mapo)Koordinatoj: 44° 45′ 38″ N 20° 43′ 41″ O / 44.76056 °N, 20.72806 °O (mapo)
- Areo: 76 km²
- Alto super marnivelo: 74 m
- Loĝantaro: 6550
- Poŝtkodo: 26230
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: PA
Situo
[redakti | redakti fonton]Omoljica situas sur ebenaĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum regado de Osmana Imperio la loko ne estis loĝata. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, poste al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. En 2001 loĝis en Omoljica 6518 homoj (5868 serboj 90 %, 79 rumanoj, 74 makedonoj, 61 hungaroj, 28 jugoslavianoj, 27 ciganoj, 20 bulgaroj, 19 slovakoj, 18 kroatoj, 7 germanoj kaj aliaj).