Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Orgasmo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orgasmo estas kulmino de la seksumado, kiam oni ricevas plej profundan seksan plezuron.

Vira orgasmo

Ĉe virinoj kaj ĉe viroj orgasmoj diferencas:

  1. Viro ne povas ejakuli (t. e. lanĉi spermon interne de virino) sen orgasmo. Ĉe virinoj orgasmo signifas nur "dankon" pro tio, ke ŝi konsentas naski, virino povas gravediĝi eĉ sen orgasmo. Pro tio, ke ĉe viroj forigi spermon estas necesa afero, viroj povas ellasi spermon dumdorme, tion oni nomas "nokta polucio"
  2. Virino kutime bezonas pli da tempo por atingi orgasmon ol viro. Pro tio ofte viro devas helpi, t. e. plezurante tuŝi virinon dum la seksumado. La plej fama maniero estas franzi
  3. Ina orgasmo
    Virino povas voli kelkajn orgasmojn. Viro laciĝas post orgasmoj kaj ofte kapablas nur por unu seksumado
  4. Virino povas atingi orgasmon per kelkaj manieroj (punkto G, klitoro, mamoj, ktp.). Viro atingas ĝin precipe nur per sia kaco

Viro povas senti apudiĝon de orgasmo. Tio gravas, se li ne volas gravedigi virinon. Iuj viroj ĉesigas la seksumadon kontraŭkoncipecele.

Orgasmon oni povas atingi ankaŭ sola sen kunseksumanto (t. e. per Sinmasturbado)

Pro tio, ke orgasmo estas celo de seksumado (se oni seksumas ne por naski sed por ĝoji), iuj anoj de religioj konsideras la seksumon diabla, nomas orgasmon "drogo" kaj eĉ diras, ke ĝi detruas la cerbon.

Taoistoj kontraŭas la trian diferencon inter virina orgasmo kaj vira orgasmo. Ili opinias, ke lanĉo de spermo ne estas necesa ĉe orgasmo kaj proponas trejni la povon orgasmi sen ejakulo. Nun ĉi tiun teorion aktive vastigas en Usono taoisto Mantak Chia.

En franca literaturo, La petite mort ("malgranda morto") estas fama termino, en pura lingvo, por orgasmo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]