Oskar Nedbal
Oskar Nedbal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1874 en Tábor |
Morto | 24-an de decembro 1930 (56-jaraĝa) en Zagrebo |
Mortokialo | Falo |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Familio | |
Patro | Karel Nedbal (en) |
Parencoj | Karel Nedbal (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto aldviolonisto |
Verkoj | La pola sango Vinrikolta festeno La ĉasta Barbora La bela Saskia Q11879300 Q12035183 Q11821288 |
Oskar Nedbal (n. la 26-an de aprilo 1874 en Tábor – m. la 24-an de decembro1930 en Zagrebo (sinmortigo)) estis ĉeĥa komponisto, dirigento kaj violisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en sudbohemia urboTábor en ĉeĥa germane parolanta familio de advokato, kiel unu el ok infanoj.
En la konservatorio en Prago, studante ĉe Antonín Dvořák, li fariĝis proksima amiko de Josef Suk pli aĝa. Li estis fondmembro de Ĉeĥa arĉkvarteto, sed ĉar li enamiĝis al edzino de sia kolego, li devis forlasi ĝin. Poste li edziĝis kun ŝi en Budapeŝto kaj kune ekvivis en Vieno.
1896-1906 dirigento de Ĉeĥa filharmonio, 1906-1918 dirigento de Tonkuenstler-Orchester en Vieno, 1923-1930 direktoro kaj operdirigento de Slovaka Nacia teatro en Bratislava kaj ĉefdirigento de simfonia orkestro de Bratislava.
Li konsiderinde altigis artan nivelon de la teatra ensemblo, sed li ne kapablis regi la ekonomian situacion. Ĉar li garantiis ĝiajn financajn devontigojn, li bankrotis. Dum la Kristnasko 1930 li mortigis sin per salto el fenestro el la baleta salono de la teatro en kroata Zagrebo, kie li ankaŭ estis entombigita. Nur en 2006 liaj restaĵoj estis translokigitaj al Prago al la tombejo Slavín, destinita al eminentuloj de la ĉeĥa kulturo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Influite de sia instruisto Dvořák Nedbal verkis en novoromantisma stilo, precipe operetojn kaj baletojn. Inter ili la plej populara kaj ĝis nun prezentata estas "Polská krev" (La pola sango).
Krom tio li komponis kamerkomponaĵojn por piano aŭ por violono kun piano. La plej fama komponaĵo inter ili - "Valse triste" - aperis i.a. ankaŭ en pluraj, ne nur ĉeĥlingvaj, filmoj, ekz. en la franca filmo "Les Amants criminels" (1999, reĝ. François Ozon).
La ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]operetoj:
- Cudná Barbora (La ĉasta Barbora, 1910)
- Polská krev (La pola sango, 1913)
- Vinobraní (Vinrikolta festeno, 1916)
- Krásná Saskia (La bela Saskia, 1917)
baletoj:
- Pohádka o Honzovi (Fabelo pri Johanĉjo, 1902)
- Z pohádky do pohádky (El fabelo en fabelon, 1908)
- Princezna Hyacinta (La reĝidino Hiacinta, 1911)
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- Polská krev (1934, reĝisoris Karel Lamač)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Senpagaj partituroj de O.Nedbal en International Music Score Library Project
- Informo pri filmigita opero "Pola sango" en International Movie Database