Oswald Myconius
Oswald Myconius (1488-1552) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Svisa reformisto.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1488 en Lucerno, Svislando | ||||
Morto | 14-a de oktobro 1552 en Bazelo, Svislando | ||||
Religio | protestantismo • teologio de Zwingli vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Svisa Ĵurkomunumo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bazelo, Universitato de Berno, Universitato de Lucerno, Universitato de Zuriko | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Felix Myconius (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oswald MYCONIUS (1488-1552) (ankaŭ Oswald Geisshüsler) estis svisa humanisto, teologo, filologo, helenisto, pedagogo, disĉiplo de Ulriko Zvinglo, unua reformisto en Lucerno, lernanto de Henricus Glareanus (1488-1563) kaj Erasmo de Roterdamo, instruis literaturon en la Universitato de Zuriko, sukcedis al Johannes Oecolampadius (1531) en la preĝejo de Bazelo, arda partiano de la luterana dogmo pri la sakramentoj, en siaj rilatoj kun la svisa eklezio, kio animis lin. Tamenŭtemis pri ulo modesta kaj ĝentila. Li havis konstantan rilaton al Kalvino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis filologion en la Universitatoj de Berno kaj Bazelo, kaj iĝis profesoro pri homsciencoj en Bazelo, Lucerno kaj poste en Zuriko, kie li promociis la inviton de Zvinglo al la ministerio de la urbo. En 1520, li turnis sian atenton al la studo de la Sanktaj Skribaĵoj. Zvinglo havis lin kiel asistanton por siaj grupo da bibliaj studoj kiu kunigis bone regantojn de la greka lingvo kaj la Biblio. Myconius, kiel laikulo, estis komisiita de la urba konsilantaro je plenumado de tiuj studoj en la Preĝejo de la Virina Monaĥejo (Fraumünster) . Lia profunda sed populara ekspozicio baldaŭ altiris grandan spektantaron el ĉiuj rangoj. Tiamaniere ke, eĉ ne estante predikisto, tamen li estis efektiva promocianto de la reformo.
Ni devas agnoskike kelkaj estontaj anabaptistaj estroj partoprenis en tiuj kunvenoj, ĉar Myconius bone rilatis kun kelkaj el ili. Konrad Grebel (1498-1526) estis en la movado, kiam Myconius, kune kun Joachimus Vadianus (1484-1551) kaj Johannes Xyloctetus (1490-1526), plenumis la unuan sciencan supreniron al la Monto Pilato, en Lucerno, kiu estis vualita per superstiĉoj.
Pli malfrue, Grebel permesis al Myconius, kune kun Zvinglo, Leo Jud (1482-1542), Kaspar Megander (1495-1545), partopreni en la disputoj kun la Svisa Kunfrataro, eĉ en la 17-a de januaro 1525, kiu rezultis en la fondo de la zurika kunfrataro. Myconius ankaŭ partoprenis en la debato kun Balthasar Hubmaier (1480-1528) en la 21-a de decembro 1525. Li raportis ke li partoprenis en naŭ amikaj seriozaj diskutoj kun la anabaptistoj.
En Bazelo, Myconius konatiĝis kun Erasmo de Roterdamo, kiu donis al li la alnomon "Myconius" samkiel la pentristo Hans Holbein la Juna (1497-1543). En 1515 Oswald Myconius donis lecionon en la Universitato de Bazelo pri la nova eldono de "Laŭdo de l' Stulteco". Hans Holbein kaj lia frato Ambrosius Holbein (1494-1519)[1] estis lernantoj de Myconius kaj ricevis permeson por ilustri la libron. Pli malfrue, Myconius montris la ilustraĵojn al Erasmo, kiu opiniis ili tre amuzaj. Iu rimarkis ke mistikulo kiu praktikas faston kaj dormosenigon estas tiel ravita ke li ne scias kion li faras. Li ne estas sufiĉe ravita tiel ke li subpremu siajn korpajn bezonojn. Laŭ la vidpuknto de Erasmo, la ŝerco estis iom persona ĉar li zorge flegis pri sia delikata stomako, kaj liaj leteroj ofte enhavas detalajn priskribojn pri siaj gastritoj, kiuj ĝenis lin tiel multe ke li ne sukcesis respekti la regulojn de la Karesmo.[2]
En 1534, li redaktis la Unuan Konfesion de Bazelo, poste en 1536, li partoprenis en la dua redaktado de la Dua Konfesio de Bazelo, pli konata kiel la Unua Helveta Konfesio. Li kunlaboris kun la publikigado de la korespondado inter Oecolampadius kaj Zvinglo, subtenas la unuan eldonon de la Korano en la latina far Theodor Bibliander (1509-1564) kaj redaktas la unuan biografion dediĉitan al Zvinglo "De Vita et Obitu H. Zwinglii", en 1536.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Oratio funebris, habita in exequiis Gasparis de Silinon, capitanei Helvetiorum a custodia secretiori corporis Pont. Max Leonis: MDXVII. Epistolium Oswaldi Myconii ... laudem Helvetiorum complectens, 1518, Johannes Faber, Oswald Myconius
- Descriptio de situ Helvetiae, et vicinis gentibus ... Cum commentariis ..., 1519, Henricus Loriti Glareanus, Oswald Myconius, Joachimus Vadianus
- Commentarius in H. Glareani Panegyricon pro iustissimo Helvetiorum foedere, 1519
- Descriptio de situ Helvetiae et vicinis gentibus ... cum commentariis Osualdi Myconii Lucernani. 1519
- Ad sacerdotes Helvetiae, qui Tigurinis male loquuntur, suasoria, ut male ..., 1524
- Osvaldi Myconii Lucernani ad sacerdotes Helvetiae, qui Tigurinis male loquu ..., 1524
- Osvaldi Myconii Lvcernani ad sacerdotes Heluetiae, qui Tigurinis male loquuntur suasoria, ut male loqui desinant, 1524
- De tumultu Bernensium intestino commentarius Oswaldi Myconii Lucernani. 1528
- De D. Huldrichi Zvinglii ... vita et obitu. 1532
- Epistola Osvaldi Myconii Lucernani paraenetica ad fratres ditionis Basiliensium, hi quo modo se gerere docendo in turbis his praesentib. utiliter debeant, complectens, 1534
- DD. Joannis Oecolampadii et Huldrichi Zvinglii epistolarum libri quatuor, praecipua cum religionis à Christo nobis traditae capita, tum ecclesiasticae administrationis officia, ... 1536, Johann Hausschein ou Hussgen Oecolampade (dit), Ulrich Zwingli, Wolfgang Fabricius Köpfel Capiton, Simon Grynaeus, Oswald Myconius (dit Molitor et Geihüsler), Theodorus Bibliander
- In Evangelivm Marci Docta et Pia Osvvaldi Myconii Lucernani, iam primum in ..., 1538
- In Evangelium Marci primum in lucem edita Expositio, 1538
- Ad sacerdotes Helvetiae, qui Tigurinis male loquuntur, suasoria, ut male loqui desinant. 1524
- Histoire Des Vies Et Faits De Trois Excellens personnages, premiers ..., 1555, Wolfgang Capito, Simon Grynäus, Philipp Melanchthon, Oswald Myconius
- Henrici Loriti Glareani Poetae Laureati, Descriptio Helvetiae Nec Non, Panegyricon Tredecim Helvetiae Partium, 1737
- Morias encomion sive stultitiae laus, 1780, Desiderius Erasmus Roterodamus, Hans Holbein (de Jongere), Wilhelm Gottlieb Becker, Gerardus Listrius, Oswald Myconius
- Oswald Myconius, Antistes der baslerischen Kirche, 1815, Melchior Kirchhofer
- Johann Oekolampad und Oswald Myconius, die Reformatoren Basels: Leben und ..., 1859, Karl Rudolf Hagenbach, Oswald Myconius
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Allgemeine Deutsche Biographie
- Gameo
- Historisches Lexikon der Schweiz
- Wordpress[rompita ligilo]
- Biblical Training
- A Companion to the Swiss Reformation, Amy Nelson Burnett, Emidio Campi
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Laŭdo de l' Stulteco
- Wolfgang Capito (1478-1541)
- Balthasar Hubmaier (1480-1528)
- Johannes Oecolampadius (1482-1531)
- Joachimus Vadianus (1484-1551)
- Ulriko Zvinglo (1484-1531)
- Andreas Karlstadt (1486-1541)
- Bernardino Ochino (1487-1564)
- Henricus Glareanus (1488-1563)
- Johannes Xyloctetus (1490-1526)
- Friedrich Myconius (1490-1546)
- Simon Grynaeus (1493-1541)
- Simon Grynaeus (1493-1541)
- Kaspar Megander (1495-1545)
- Konrad Heresbach (1496-1576)
- Hans Holbein la Juna (1497-1543)
- Konrad Grebel (1498-1526)
- Andreo Osiandro (1498-1552)
- Pierre Tossanus (1499-1573)
- Thomas Platter la Maljuna (1499-1582)
- Heinrich Bullinger (1504-1575)
- Theodor Bibliander (1509-1564)
- Georg Joachim Rheticus (1514-1574)
- Erasmo de Roterdamo (1465-1536)
- Paul Phrygio (1483-1543)
- Johannes Gast (m. 1552)[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Exploring the Edge: The Significance of the Marginal
- ↑ Erasmus of Rotterdam: Advocate of a New Christianity, Christine Christ von-Wedel
- ↑ Deutsche Biographie