Palé
Aspekto
Palé, germane Paling estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 2 6 km²
- Loĝantaro: 110
- Poŝtkodo: 7370
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°15′38″N 18°04'13″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Palé situas en valo sur ebenaĵo, fine de mallonga sakovojo el ĉefvojo Pécs-Kaposvár. Sásd troviĝas 4, Pécs 35, Budapeŝto 188 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1327 laŭ tiama ortografio "Pauli". Dum regado de la turkoj la komunumo senhomiĝis, kiun germanoj refondis en la 18-a jarcento. En 1910 vivis en Palé 206 homoj (6 hungaroj, 200 germanoj). Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio.
En Palé migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- lerneja kapelo omaĝe al Princo Emeriko de Hungario