Pariza vin-gustumado de 1976
La Pariza vin-gustumado de 1976 (konata kiel Juĝo de Parizo) estis vinkompara konkurado organizita en Parizo la 24-an de majo 1976 de Steven Spurrier, brita vinkomercisto, en kiu francaj juĝistoj efektivigis du komparajn blindajn vin-gustumadojn: unu pri la plej bonkvalitaj Chardonnay kaj alia pri ruĝaj vinoj (Bordeaux-vino el Francio kaj Cabernet Sauvignon el Kalifornio). La Kalifornia vino estis juĝita la plej bonkvalita en ĉiu kategorio, kio kaŭzis surprizon ĉar Francio estis ĝenerale konsiderata kiel ĉefa produktanto de la plej bonaj vinoj de la mondo. Spurrier vendis nur francan vinon kaj kredis, ke la Kaliforniaj vinoj ne gajnos.
La neformala nomo de la evento "Juĝo de Parizo" estas aludo al la antikva greka mito, Juĝo de Pariso.
La vinoj
[redakti | redakti fonton]Ruĝaj vinoj
California Cabernet Sauvignon | Produkta jaro | Bordeaux | Produkta jaro |
---|---|---|---|
Stag's Leap Wine Cellars | 1973 | Château Mouton-Rothschild | 1970 |
Ridge Vineyards Monte Bello | 1971 | Château Montrose | 1970 |
Heitz Wine Cellars Martha's Vineyard | 1970 | Château Haut-Brion | 1970 |
Clos Du Val Winery | 1972 | Château Leoville Las Cases | 1971 |
Mayacamas Vineyards | 1971 | ||
Freemark Abbey Winery | 1969 |
Blankaj vinoj
California Chardonnay | Produkta jaro | Burgundies | Produkta jaro |
---|---|---|---|
Chateau Montelena | 1973 | Roulot | 1973 |
Chalone Vineyard | 1974 | Beaune Clos des Mouches Joseph Drouhin | 1973 |
Spring Mountain Vineyard | 1973 | Batard-Montrachet Ramonet-Prudhon | 1973 |
Freemark Abbey Winery | 1972 | Puligny-Montrachet Les Pucelles Domaine Leflaive | 1972 |
Veedercrest Vineyards | 1972 | ||
David Bruce Winery | 1973 |
La juĝistoj
[redakti | redakti fonton]La dek unu juĝistoj estis (en alfabeta ordo):
- Pierre Brejoux (franca)
- Claude Dubois-Millot (franca)
- Michel Dovaz (franca) de la Vin-Instituto de Francio
- Patricia Gallagher (usona) de l'Academie du Vin
- Odette Kahn (franca) redaktisto de La Revue du vin de France
- Raymond Oliver (franca)
- Steven Spurrier (brita)
- Pierre Tari (franca)
- Christian Vanneque (franca)
- Aubert de Villaine (franca)
- Jean-Claude Vrinat (franca)
Ripeto, rezultoj
[redakti | redakti fonton]Oni plurfoje ripetis la konkuradon, multfoje evidentiĝis, ke la kalifornia vino havas pli harmonian guston. Tio alportis kreskon de reputacio de vino en Usono, dum en Francio kondukis al trapenso de teknologioj, produktaj kutimoj, traktado de vino ks.
- Rezultoj de datrevena gustumado en 2006
- Ridge Vineyards Monte Bello 1971 – Usono
- Stag’s Leap Wine Cellars 1973 – Usono
- Mayacamas Vineyards 1971 – Usono
- Heitz Wine Cellars 'Martha’s Vineyard' 1970 – Usono
- Clos Du Val Winery 1972 – Usono
- Château Mouton-Rothschild 1970 – Francio
- Château Montrose 1970 – Francio
- Château Haut-Brion 1970 – Francio
- Château Léoville-las-Cases 1971 – Francio
- Freemark Abbey Winery 1967 – Usono