Pasporta Servo
Pasporta Servo | ||
---|---|---|
gastiga servo retejo libera programaro | ||
Komenco | 1974 vd | |
Fondinto(j) | Rubén Feldman González vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Pasporta Servo estas gastiga servo. Ĝi estas grava Esperanta servo kaj por multaj homoj la kialo por eklerni Esperanton. Ĝi eldonas adresaron de homoj el la tuta mondo, kiuj proponas al posedantoj de ekzemplero de tiu listo (kiuj ankaŭ devas scii Esperanton) gasti en iliaj hejmoj senpage. En 2008 estas en Pasporta Servo 1225 gastigantoj en 90 landoj. Komparu kun multlingva BeWelcome (80 000 membroj) kaj anglalingva CouchSurfing (2 000 000 membroj).
Principoj de funkciado
[redakti | redakti fonton]La gastigantoj elektas, kiom da tranoktadoj kaj kiom da gastoj ili akceptas, kaj povas enmeti diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj kaj apartaj kondiĉoj (ekz. "neniuj fumantoj", "junuloj bonvenas" k.s.).
La gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, kaj la gastoj ĝuas resti senpage. Krome, gastoj sentas sin bone ĉar la gastigantoj povas helpi ilin pri transportado, ekkoni la lokon k.t.p. Plej bone, gastoj kaj gastigantoj povos interkomunikiĝi facile per Esperanto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La adreslibro Pasporta Servo estas eldonaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La unua ideo pri la tiel nomata "Programo Pasporto" aperis en 1966, kaj estis propono de Rubén Feldman González el Argentino. Pasporta Servo laŭ la nuna sistemo aperis unuafoje en 1974, kun 40 gastigantoj, sub gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj daŭre estas gastigantoj de Pasporta Servo. Inter 1995 kaj 2008 ĝia kompilanto estis Derk Ederveen.
Pasporta Servo 2.0
[redakti | redakti fonton]En 2008, la estraro de TEJO anoncis lanĉon de nova interreta versio de Pasporta Servo[1] kiu sekvu la evoluon de similaj servoj kiel CouchSurfing aŭ Hospitality Club (ankaŭ la papera libro tamen pluekzistos). Ĉe CouchSurfing, kvankam servo ĉefe anglalingva, preskaŭ 500 membroj indikas almenaŭ komencan scion de Esperanto. La nova Pasporta Servo estis programita kaj dezajnita de Joan Català, valencia esperantisto, kiu sekve dum mallonga tempo ankaŭ administris la paĝaron, kiu ekfunkciis en marto 2009 sub la nomo Pasporta Servo 2.0 kaj estis oficiale inaŭgurita dum la 65-a IJK en Liberec'. Post periodo de serĉado de nova respondeculo, finfine Alexandre Baudry, volontulo de TEJO en 2009-2010, dum kaj post sia volontula periodo iom post iom transprenis la taskon de la ĉefa kompilanto de la libra formo de Pasporta Servo kaj prizorganto de ties nova interreta formo. Estis li kiu estris aperigon de la papera adreslibro de la jaro 2011, aperinta maljam en aŭgusto. Tamen, en 2012 papera adreslibro ne aperis entute, kaj estrarano Sergeo Tyrin ne sukcesis evoluigi la projekton. En marto 2013 la estraro de TEJO nomumis sian ĝeneralan sekretarion Paweł Fischer-Kotowski la nova respondeculo pri Pasporta Servo kaj antaŭvidis aperon de plia adreslibro, sed denove ne pli frue ol en aŭgusto.[2]
Statistiko
[redakti | redakti fonton]La ĉi-sekvaj datumoj iom varias, ĉar en kelkaj jaroj oni transprenis la antaŭajn gastigantojn sen ŝanĝoj, en aliaj oni forigis tiujn, kiuj ne respondis.
Jaro | Gastigantoj sume |
Landoj | Fonto |
---|---|---|---|
1974 | 39 | 19 | [3] |
1975 | 98 | 33 | [4] |
1976 | 180 | 40 | [5] |
1977 | 240 | 40 | [6] |
1978 | 297 | 41 | [7] |
1979 | 320 | 44 | [8] |
1980 | 360 | 48 | [9] |
1981 | 412 | 48 | [10] |
1982 | 477 | 48 | [11] |
1983 | 561 | 50 | [12] |
1984 | 689 | 51 | [13] |
1985 | 600 | 53 | [14] |
1986 | 700 | 53 | [15] |
1987 | 796 | 53 | [16] |
1988 | 900 | 58 | [17] |
1989 | 904 | 53 | [18] |
1991 | 59 | [19] | |
1992 | 891 | 60 | [20] |
1993 | 906 | 72 | [21] |
1995 | 812 | 71 | [22] |
1996 | 784 | 68 | [23] |
1998 | 871 | 75 | [24] |
1999 | 945 | 76 | [25] |
2000 | 1075 | 76 | [26] |
2001 | 1161 | 80 | [27] |
2002 | 1231 | 83 | [28] |
2003 | 1286 | 80 | [29] |
2004 | 1227 | 79 | [30] |
2005 | 1364 | 89 | [31] |
2006 | 1320 | 92 | [32] |
2007 | 1294 | 89 | [33] |
2008 | 1225 | 90 | [34] |
2010 | 1450 | 91 | [35] |
2011 | 1089 | 90 | [36] |
2017 | 974 | 81 | [37] |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ TEJO reformas Pasportan Servon el Libera Folio
- ↑ Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto
- ↑ Pasporta Servo 1974
- ↑ Pasporta Servo 1975
- ↑ Pasporta Servo 1976
- ↑ Pasporta Servo 1977
- ↑ Pasporta Servo 1978
- ↑ Pasporta Servo 1979
- ↑ Pasporta Servo 1980
- ↑ Pasporta Servo 1981
- ↑ Pasporta Servo 1982
- ↑ Pasporta Servo 1983
- ↑ Pasporta Servo '84
- ↑ Pasporta Servo 1985/86
- ↑ Pasporta Servo 86/87
- ↑ Pasporta Servo 1987-88
- ↑ Pasporta Servo 1988-89
- ↑ Pasporta Servo 89
- ↑ Pasporta Servo 1991-1992
- ↑ Pasporta Servo 1992
- ↑ Pasporta Servo 1993
- ↑ Pasporta Servo 1995
- ↑ Pasporta Servo 96/97
- ↑ Pasporta Servo 1998
- ↑ Pasporta Servo 1999
- ↑ Pasporta Servo 2000
- ↑ Pasporta Servo 2001
- ↑ Pasporta Servo 2002
- ↑ Pasporta Servo 2003
- ↑ Pasporta Servo 2004
- ↑ Pasporta Servo 2005
- ↑ Pasporta Servo 2006
- ↑ Pasporta Servo 2007
- ↑ Pasporta Servo 2008
- ↑ Pasporta Servo 2010
- ↑ Pasporta Servo 2011
- ↑ Pasporta Servo 2017
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝaro de Pasporta Servo
- [video] mallongdaŭra filmo Pasporta Servo! ĉe Tubaro
- Libera Folio "Kresko minacas Pasportan Servon"
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience: entajpu la vortojn "pasporta servo".
- Pasporta Servo bone fartas eĉ sen komisiito, aperinta en Libera Folio 9 sep 2021: