Pedro Berruguete
Pedro Berruguete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1450 en Paredes de Nava |
Morto | 1-an de januaro 1504 (54-jaraĝa) en Avilo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Infano | Alonso Berruguete (mul) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Portrait of Federico da Montefeltro with His Son Guidobaldo |
Pedro BERRUGUETE (Paredes de Nava, Provinco Palencio, 1450 - 1503) estis hispana pentristo, grava en la transiro de la gotika pentrarto al la renesanca pentrarto.
Poss baza edukado kaj lernado, probable kun Fernando Gallego en Salamanko, li eble veturis tre juna al Italio, kie estis dokumentita iu «Pietro Spagnuolo» laboranta sub mecenato de la duko de Urbino, Federico de Montefeltro. Tiu itala lernepoko ebligis lian konon de ĉefaj artistoj de la Quattrocento, kiel Melozzo da Forlì, kaj la lernadon de teknikoj kaj manieroj propraj de la Renesanco, kiel la regado de la spaco, la anatomio aŭ la varieco kaj natureco de la gestoj, krom de la arkitekturaj kaj ornamaj elementoj propraj de la Renesanco, kvankam reveninta al Kastilio, ĉirkaŭ 1483, tiuj karakteroj ne evidentiĝis en sia pentrarto.[1]
Li estis la patro de unu de la plej elstaraj artistoj de la Renesanco en Hispanio, nome Alonso Berruguete.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Pieco (Nacia Muzeo de Skulptarto, Valladolid), 1480
-
Fajrpruvo (Muzeo Prado)
-
Sankta Petro de Verono (Muzeo Prado)
-
Sankta Domingo kaj albianoj (Muzeo Prado)
-
La profeto Jeĥezkelo (Diocesa Muzeo de Palencio)
-
Cristo Salvator Mundi (Diocesa Muzeo de Palencio)
-
Federico de Montefeltro kaj lia filo Guidobaldo (Galleria Nazionale delle Marche, Urbino)
-
Salomona, (Preĝejo de sankta Eulalia, Paredes de Nava, Palencio)
-
La Virgulino kun la infano (Muzeo Prado)
-
La Virgulino kun la infano sur trono aŭ Virgulino de la Lakto (Muzeo de la Originoj, Madrido)
-
La preĝado de la fruktoĝardeno (Katedralo de Avilo)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marías, Fernando, El largo siglo XVI, Madrid, Taurus, 1989, p. 177, ISBN 84-306-0102-3.
- ↑ *Retejo de Prado Arkivigite je 2022-09-26 per la retarkivo Wayback Machine.